Jxerom: 
> >de "plena vortaro de e-o" ni heredis artikolon terapio kaj apartajn 
> >artikolojn: 
> >1 - elektroterapio, radioterapio 
> > ... 
> >al mi sxajnas, ke la unuajn du ni povas prezenti kiel derivajxojn de 
> >terapio. cxu iu malkonsentas? 

>marc: 
> > Oni povas, sed kio estas la avantagxo? 

>konformigi al la reguloj de revo. 

> Miaopinie la reguloj de REVO ne ebligas decidi, cxu "radioterapio" estas 
> kunmetajxo aux ne.

prave, ili diras nenion pri tio.

> Mia lingva sento diras, ke ne temas pri E-a kunmetajxo, sed pruntita 
> internaciajxo (i.a. pro la seutila ligvokalo), kaj same por la aliaj.

mia lingvosento diras nenion.  mia sxparemo diras, ke se io estas prezentebla 
aux kiel kunmeto aux kiel tuto, estas toerie pli elegante kaj por legantoj pli 
komprenige proponi la kunmetan analizon.

lingvokalo ja evidentas en radioterapio sed ne en elektroterapio, kiu fonologie 
ne povas esti elektrterapio.

> Se ni havus 80% da (neakrobatece) analizeblaj "Xterapioj" eble la modifo 
havus avantagxon, sed en la koncerna okazo, al mi sxajnus pli utila pasxo 
referenci ene de "terapio" al cxiuj aliaj "Xterapioj" kaj inverse. 

ankaux eblas tiel, sed mi ne akceptas la argumenton pri 80 elcentoj: ni ja 
devas akcepti unuflanke kunmetajxojn esperant-ologio kaj ceterajn, aliflanke la 
tutajxojn biologio kaj ceteraj.  cxu estas 80 % unuflanke kaj 20 % aliflanke 
aux inverse nenion decidas pri la analizo de ekzemple "sociologio".  simile pri 
x-terapioj; ecx se unu sola x-terapio estus logike disigebla, la ekzisto de 
aliaj tutecaj x-terapioj ne malpermesas gxian disigon.

cetere se vi firme preferas, ke ni konservu apartajn artikolojn kaj 
interreferencu, tio estas por mi ankaux akceptebla, kompreneble.

jxeromo

Rispondere a