jxerom:

> > Se ni havus 80% da (neakrobatece) analizeblaj "Xterapioj" eble la modifo
>havus avantagxon, sed en la koncerna okazo, al mi sxajnus pli utila pasxo
>referenci ene de "terapio" al cxiuj aliaj "Xterapioj" kaj inverse.
>
>ankaux eblas tiel, sed mi ne akceptas la argumenton pri 80 elcentoj: ni ja 
>devas akcepti unuflanke kunmetajxojn esperant-ologio kaj ceterajn, 
>aliflanke la tutajxojn biologio kaj ceteraj.

Ankaux "esperantologio", por mi, ne estas kunmetajxo en la tradicia, E-a 
senco. Pli precize, gxi estas kunmetajxo tute samgrade kiel "biologio", do 
ekster Esperanto. Certe "esperantologio" ne estas vera pruntita internacia 
vorto, sed gxi respegulas iun fantoman internacian vorton, formitan laux la 
reguloj de la "internacia" vortfarado, ne de la E-a.

>cxu estas 80 % unuflanke kaj 20 % aliflanke aux inverse nenion decidas pri 
>la analizo de ekzemple "sociologio".

Tamen, jes. Se preskaux cxiuj sciencoj havus analizeblan "ologio"-nomon 
(vivologio, lingvologio, mezurologio, sagxologio, naturologio...), tio 
estus grava argumento favore al la analizebleco de "sociologio". Sed dum la 
analizebleco valoras por nur kelkaj (kion mi cetere refutas), ne estas pli 
utile rilatigi "sociologio" al "socio", ol "diplomatio" al "diplomato", 
"globino" al "globo" aux "biologio" al "biologo".

>simile pri x-terapioj; ecx se unu sola x-terapio estus logike disigebla, 
>la ekzisto de aliaj tutecaj x-terapioj ne malpermesas gxian disigon.

Mi ne diras, ke malpermesas, sed ke la disigo ne portas avantagxon.

>cetere se vi firme preferas, ke ni konservu apartajn artikolojn kaj 
>interreferencu, tio estas por mi ankaux akceptebla, kompreneble.

Mi simile dirus, ke se vi firme preferas disigi la artikolojn, tio estas 
por mi akceptebla, cxar efektive "terapi" estas vera radiko (ecx se 
redunda), male al "-ologi", sed mi restas konvinkita, ke la PV-a aliro al 
tiu problemo estas pli prava, ol la PIV-a.

Kore,

Marc




Rispondere a