Je 6/4/09, jv: > de "plena vortaro de e-o" ni heredis artikolon terapio kaj apartajn > artikolojn: > 1 - elektroterapio, radioterapio > 2 - galvanoterapio > 3 - fitoterapio, fizioterapio, hidroterapio, seroterapio.
> al mi sxajnas, ke la unuajn du ni povas prezenti kiel derivajxojn de > terapio. cxu iu malkonsentas? Mi konsentas. Kvankam ruse oni preferas "elektrokuracado"n http://slovari.yandex.ru/dict/bse/article/00092/87200.htm?text=%D1%8D%D0%BB%D0%B5%D0%BA%D1%82%D1%80%D0%BE%D1%82%D0%B5%D1%80%D0%B0%D0%BF%D0%B8%D1%8F&encid=bse&stpar1=1.2.1 > pri galvanoterapio la afero estas malpli klara al mi: cxu gxi > samsencas aux ne kun elektroterapio? Galvanoterapio estas kuracado per malattensia konstanta kurento. Elektroterapio povas konsisti en apliko de impulsa aŭ altfrekvenca kurento (do, ĝu estas supernocio). > cxu la artikoloj pri "galvanismo" kaj "galvana" suficxas por > rigardi gxin derivajxo, kaj cetere cxu ankaux galvanismo siaflanke > povus aperi kiel derivajxo de galvana (kun la sekvoj pri la > akcepteblaj sencoj de -ismo)? Probable tio estus bonvena -- kvankam la difino de la kerna signifo eble ne estos facila. > la vortoj de la tria grupo ne estas analizeblaj, do restu en apartaj > artikoloj. > krome, kompreneble oni povas esplori pri sinonimigo de la lastaj kun > pli klaraj kunmetoj kaj eventuale de cxiuj kun "kuraco"-derivajxoj. > ne tion mi momente celas cxi tie. se vi ne povas deteni vin de tiu > alia temo, bonvole kreu apartan fadenon por gxi. Mi tamen menciu ke "akvokuracado" donas 82 trafojn per la Kukolo, dum "hidrokuracado", 138. La nombroj do estas kompareblaj, kaj oni povas difini unun per la alia. -- Sergio