marc: > Ankaux "esperantologio", por mi, ne estas kunmetajxo en la tradicia, E-a > senco. Pli precize, gxi estas kunmetajxo tute samgrade kiel "biologio", do > ekster Esperanto. Certe "esperantologio" ne estas vera pruntita internacia > vorto, sed gxi respegulas iun fantoman internacian vorton, formitan laux la > reguloj de la "internacia" vortfarado, ne de la E-a.
tio estas via teorio. pri gxi mi bezonus pliajn klarigojn, cxar la kriterioj de distingo inter tiuj du vortfaradoj ne klaras al mi. sed momente ne gravas, ni parolas cxi tie pri revo, kiu nenie starigas tian distingon. revo havas nur praktikajn regulojn pri atribuo de kapvortoj al artikoloj, kaj tiujn rekomendojn gxi ne limigas al iuj esperantaj kunmetoj, kiun vi nomas esperantaj, kaj malpermesus pri aliaj esperantaj kunmetoj, kiujn vi nomas internaciaj. >> cxu estas 80 % unuflanke kaj 20 % aliflanke aux inverse nenion decidas pri >> la analizo de ekzemple "sociologio". > Tamen, jes. [...] > dum la analizebleco valoras por nur kelkaj (kion mi cetere refutas), > ne estas pli utile rilatigi "sociologio" al "socio", ol "diplomatio" > al "diplomato", "globino" al "globo" aux "biologio" al "biologo". kiam temas pri eventuala afikso, kiel "-ologio", reguleco kaj viveco estas kriterioj por rekoni veran afiksadon. reguleco signifas, ke gxi okazas kun stabilaj formoj kaj sencoj, viveco signifas, ke la afikso aperigas novajxojn en la lingvo. tiuj kriterioj ne pravigas analizojn "diplomat-io" "glob-ino" "bi-ologio" (cxar tiuj -io -ino kaj bi- ne havas suficxan vivecon aliloke en la lingvo), sed ja pravigas "soci-ologio": soci- kaj -ologio en gxi havas siajn konstantajn formojn kaj sencojn, aperas en la gxusta ordo ene de la kunmetajxo, kaj paralelas kun "esperantologio" kaj aliaj similajxoj, kiuj certigas ke "-ologio" ne estas nur etimologia restajxo sed ja vivas. por tiu okazo do, nombro de originalaj aperoj en la lingvo ja gravas. male kiam temas pri strikta kunmeto, reguleco suficxas: se hodiaux mi kreus "fenestro-frakaso"n kaj ne ekzistus aliaj "fenestro-" aux "-frakaso" kunmetoj, tio tamen funkcius kiel valida esperanta kunmeto. same pri "elektroterapio": cxar elektro kaj terapio funkcias memstare en la lingvo kaj ili aperas cxi tie kun siaj gxustaj formoj kaj sencoj, la nombroj de ceteraj kunmetoj kun "elektro" aux "terapio" ne gravas. (kiel vi menciis, tio estas pli disputebla pri radioterapio, kiu almenaux kelkfoje devus aperi kiel raditerapio.) >> simile pri x-terapioj; ecx se unu sola x-terapio estus logike disigebla, >> la ekzisto de aliaj tutecaj x-terapioj ne malpermesas gxian disigon. > Mi ne diras, ke malpermesas, sed ke la disigo ne portas avantagxon. laux mi la avantagxo en revo - sendepende je la starigo de ajna vortfara teorio - estas, ke la vorto estas prezentata kiel travidebla kunmeto, prefere ol kiel netravidebla tutajxo. tio estas instru- kaj memor-faciliga avantagxo. jxeromo
