jxeromo: >marc: > > Ankaux "esperantologio", por mi, ne estas kunmetajxo en la tradicia, E-a > > senco. Pli precize, gxi estas kunmetajxo tute samgrade kiel "biologio", do > > ekster Esperanto. Certe "esperantologio" ne estas vera pruntita internacia > > vorto, sed gxi respegulas iun fantoman internacian vorton, formitan laux la > > reguloj de la "internacia" vortfarado, ne de la E-a. > >tio estas via teorio. pri gxi mi bezonus pliajn klarigojn, cxar la >kriterioj de distingo inter tiuj du vortfaradoj ne klaras al mi. sed >momente ne gravas, ni parolas cxi tie pri revo, kiu nenie starigas tian >distingon.
Almenaux, se temas pri afiksoj, la reguloj de REVO estas senambiguaj. "-ologi" rajtas esti prezentata kiel afikso, sed "esperantologi" restu unu radiko. Same por cxiuj neoficialaj afiksoj. >revo havas nur praktikajn regulojn pri atribuo de kapvortoj al artikoloj, >kaj tiujn rekomendojn gxi ne limigas al iuj esperantaj kunmetoj, kiun vi >nomas esperantaj, kaj malpermesus pri aliaj esperantaj kunmetoj, kiujn vi >nomas internaciaj. Mi ne pretendis la malon. Via deziro interpreti "elektroterapio" kiel kunmetajxon rompas neniun regulon, cxar apartaj reguloj ne ekzistas: necesas tamen, ke la kunmetajxo sekvu la gxeneralajn regulojn de la lingvo kaj ke ne necesu krei apartajn radikojn por pravigi la kunmetitecon de la kunmetajxo. Sed oni ne forgesu, ke farante tion vi rompas la antaux-PIV-an tradicion. > >> cxu estas 80 % unuflanke kaj 20 % aliflanke aux inverse nenion decidas pri > >> la analizo de ekzemple "sociologio". > > > Tamen, jes. [...] > > dum la analizebleco valoras por nur kelkaj (kion mi cetere refutas), > > ne estas pli utile rilatigi "sociologio" al "socio", ol "diplomatio" > > al "diplomato", "globino" al "globo" aux "biologio" al "biologo". > >kiam temas pri eventuala afikso, kiel "-ologio", reguleco kaj viveco estas >kriterioj por rekoni veran afiksadon. reguleco signifas, ke gxi okazas >kun stabilaj formoj kaj sencoj, viveco signifas, ke la afikso aperigas >novajxojn en la lingvo. Tio estas via teorio... >tiuj kriterioj ne pravigas analizojn "diplomat-io" "glob-ino" "bi-ologio" >(cxar tiuj -io -ino kaj bi- ne havas suficxan vivecon aliloke en la lingvo), Vi trovos en PIV2 amason da "bio"- kaj "ino"-derivajxoj. Vi ne povas refuti ilian regulecon, nek ilian vivecon: ja kvankam ni scias, ke "biogaso" estas pruntita vorto, neniu povas pruvi, ke gxi ne aperis en Esperanto kiel kunmetajxo de "bio" kaj "gaso". Antauxe oni povis objxeti tion, cxar "bio" ne ekzistis, sed ekde PIV1 "bio" ekzistas kiel scienca prefikso. La ununura rimedo por rifuzi tiujn falsajn kunmetajxojn/derivajxojn estas starigi firmajn regulojn pri tio, kion oni rajtas konsideri kiel E-an morfemon. >sed ja pravigas "soci-ologio": soci- kaj -ologio en gxi havas siajn >konstantajn formojn kaj sencojn, aperas en la gxusta ordo ene de la >kunmetajxo, kaj paralelas kun "esperantologio" kaj aliaj similajxoj, kiuj >certigas ke "-ologio" ne estas nur etimologia restajxo sed ja vivas. Vivas sendube, sed ekster Esperanto. >por tiu okazo do, nombro de originalaj aperoj en la lingvo ja gravas. "-ologio" estas tiurilate tre malbona ekzemplo, cxar evidentas, ke neniu "ologio"-derivajxo estas E-a kreajxo. >male kiam temas pri strikta kunmeto, reguleco suficxas: se hodiaux mi >kreus "fenestro-frakaso"n kaj ne ekzistus aliaj "fenestro-" aux "-frakaso" >kunmetoj, tio tamen funkcius kiel valida esperanta kunmeto. Gxuste. >same pri "elektroterapio": cxar elektro kaj terapio funkcias memstare en >la lingvo kaj ili aperas cxi tie kun siaj gxustaj formoj kaj sencoj, la >nombroj de ceteraj kunmetoj kun "elektro" aux "terapio" ne gravas. (kiel >vi menciis, tio estas pli disputebla pri radioterapio, kiu almenaux >kelkfoje devus aperi kiel raditerapio.) Mi diras, ke la nombro gravas, cxar tio povas esti argumento por pravigi la modifon, kiun vi volas enkonduki. Gxis nun "elektroterapi" estas konsiderata en REVO radiko, kaj efektive gxi estis pruntita tia, ne formita per kunmetado. Se efektive, ekzistas amaso da analizeblaj Xterapioj, tiam valoras demandi sin, cxu ne estas pli bone prezenti ilin kiel kunmetajxojn pro la "instru- kaj memor-faciliga avantagxo", kiun vi sube mencias. Ekz-e "buterfloro" havus neniun avantagxon super "leontodo", se ne ekzistus deko da aliaj Xfloroj > >> simile pri x-terapioj; ecx se unu sola x-terapio estus logike disigebla, > >> la ekzisto de aliaj tutecaj x-terapioj ne malpermesas gxian disigon. > > > Mi ne diras, ke malpermesas, sed ke la disigo ne portas avantagxon. > >laux mi la avantagxo en revo - sendepende je la starigo de ajna vortfara >teorio - estas, ke la vorto estas prezentata kiel travidebla kunmeto, >prefere ol kiel netravidebla tutajxo. tio estas instru- kaj >memor-faciliga avantagxo. Kaj papersxpariga por presitaj vortaroj. Sed entute la avantagxoj por vortoj el malgrandaj familioj estas neglektindaj, des pli se la plimulto de la Xterapioj restas neanalizeblaj: ja "fizioterapio" restos por cxiam neanalizebla (krom se iu frenezulo enkondukos "prefikson" "fizi-"). Male ekzistas malavantagxoj: rompo kun la lingva tradicio kaj instigo enkonduki novajn falsajn morfemojn por pravigi cxiam pli grandan analizeblecon. Analizebleco ne devas igxi celo en si mem. Kore, Marc
