Mi demando tute ne celas ofendi aux provoki. Temas pri vere leksikologia demando! Antaux kelkaj horoj mia amiko kaj vortaristo Petro de Smedt demandis min, kiel oni tradukas la nederlandan verbon "wildplassen". Mi provu difini, por tiuj kelkaj inter vi, kiuj ne konas la nederlandan ;-)
"Pisi en publikaj lokoj, kie tio estas malpermesita, ekzemple cxe domfasadoj, cxe la rando de auxtovojo, ktp." Mi mem neniam faris la koncernan agon en Esperanto-medio kaj do ne sentis gxis nun la bezonon koni la terminon. Se ankaux vi ne konas, ne hontu, cxar ecx mia granda vortaro nederlanda-germana ne tradukas, nur priskribas kiel "pinkeln/urinieren in der Öffentlichkeit". Same pri mia vortaro nederlanda-franca difinas: "pisser n’importe où". Do mi konsilos ankaux al Petro priskribi, kaj ne traduki. Aux cxu iu havas brilan fakan rekomendon? Paŭl -- Paul Peeraerts http://paul_peeraerts.ipernity.com/?lg=eo
