Dankon al cxiuj por la kuna pensado! Fakte "fipisi" tre placxas al mi.


Marc Bavant skribis:

> Eble indus indiki, kiun stilan efekton produktas "wildplassen" rilate al 
> "plassen". 

Nu, apenaux eblas paroli pri stilo cxi tie. Temas pri jura termino. Vi 
povas trovi en la legxo kiom vi devos punpagi, se oni kaptas vin 
"fipisanta". Simila vorto estas "wildplakken", kiu signifas "glui 
afisxojn en lokoj, kie tio estas malpermesita".

"Wild" signifas "sovagxe". Do lauxvorte "sovagxe pisi", "sovagxe afisxi" ...

Mi iom pridormos la formojn "fipisi" kaj "fiafisxi" ... kaj demandos 
kelkajn, kiuj ne abonas la ReVo-liston, kion laux ili signifas tiuj vortoj.



PaĆ­l

-- 

Paul Peeraerts
http://paul_peeraerts.ipernity.com/?lg=eo

Rispondere a