Paul: >Mi demando tute ne celas ofendi aux provoki. Temas pri vere leksikologia > demando! Antaux kelkaj horoj mia amiko kaj vortaristo Petro de Smedt >demandis min, kiel oni tradukas la nederlandan verbon "wildplassen". Mi >provu difini, por tiuj kelkaj inter vi, kiuj ne konas la nederlandan ;-) > >"Pisi en publikaj lokoj, kie tio estas malpermesita, ekzemple cxe >domfasadoj, cxe la rando de auxtovojo, ktp." > >Mi mem neniam faris la koncernan agon en Esperanto-medio kaj do ne >sentis gxis nun la bezonon koni la terminon. > >Se ankaux vi ne konas, ne hontu, cxar ecx mia granda vortaro >nederlanda-germana ne tradukas, nur priskribas kiel "pinkeln/urinieren >in der Ãffentlichkeit". Same pri mia vortaro nederlanda-franca difinas: >"pisser nâimporte où". > >Do mi konsilos ankaux al Petro priskribi, kaj ne traduki. Aux cxu iu >havas brilan fakan rekomendon? > >PaÅl
Eble indus indiki, kiun stilan efekton produktas "wildplassen" rilate al "plassen". Sxajnas al mi, ke se vi diras "pro subita urgxo, promenante en strato, mi pisis kontraux arbo" estas nenio aldoninda por precizigi, ke vi pisis en malpermesita loko. Se mi volus aldoni stilan efekton (i.a. plian gradon de trivialeco, sxercan troigon), mi eble dirus "mi pripisis arbon". Se la objekto de pripisado ne gravas en la rakonto vi povus diri "mi ion pripisis", "mi faciligis al mi la vezikon" (je me suis soulagé la vessie), "mi senbride/senpudore/sentime pisis", "mi fipisis"... Kore, Marc
