arnoldo: > > Mi emas fari tion pli ofte ol estas la hodiaŭa kutimo por > > plifaciligi la > > prononcan problemon de ĉinoj, inter aliaj, kies lingvo ne havas > > trikonsonantajn grupojn eĉ ne interradike.
marc: > Mi tre kompatas cxinojn, japanojn kaj aliajn, sed ni cxiuokaze ne > povas fleksi E-on al la fonotaktitaj reguloj de cxiuj apartaj lingvoj. sed gxuste en la elektoj kiel inter "radblokilo" kaj "radoblokilo", kio estas flekso al aparta lingvo? se japano elektos "radoblokilo" kaj germano "radblokilo", kiu pravas, laux kiu regulo? mi jxus rigardis en ebea (http://www.esperantoland.de/ebea/) kaj krom kelkaj konsideroj pri duoblaj konsonantoj (sub temo "konsonanto") mi ne trovis studon pri la fonotaktikaj reguloj de esperanto -- kaj entute cxu gxi tiom stabilas? > Francoj kutime ne kapablas elparoli "sc", cxefe vortkomence laux mia sperto nur vortkomence. instruante al francoj mi plene sukcesigis ili pri senpauxza diro de skribita frazo "mis cias" kaj poste konstatis ke ili plu fiaskas cxe "mi scias" elparolante "mi cias". > Cetere pri la preciza okazo de "radblokilo", la malfacilajxo ne estas > pli granda, ol tiu de "sed blokilo", pro kio estas absolute nenio por > fari. kiel montras la ekzemplo de "sc" por francoj, en sama lingvo konsonantgrupoj intervortaj, vortkomencaj, enradikaj, intermorfemaj kaj vortfinaj estas kvar ne tute samaj listoj (mi konstatis iam ke en la proverbaro 17 elcentoj de konsonantgrupoj aperas ja intermorfeme sed ne enmorfeme). sekve povas esti ke "dbl" estas akceptebla en vortkontakto, sed ne en intermorfema kontakto. mi ne diras, ke tiel estas, sed ke pri tio ne estas (miascie) firmaj reguloj kaj eble ecx ne firmaj kutimoj. laux mi la afabla zorgo de arnoldo sekve ne estas riprocxinda. jxeromo
