Eble skandale pisi aux pise skandali,
misloke, ekscese, huligane fipisi,
pise indignigi, provoki.

Mirek




  ----- Original Message ----- 
  From: Paul Peeraerts 
  To: [email protected] 
  Sent: Wednesday, August 26, 2009 6:43 PM
  Subject: [revuloj] Kiel pisi?


    Mi demando tute ne celas ofendi aux provoki. Temas pri vere leksikologia 
  demando! Antaux kelkaj horoj mia amiko kaj vortaristo Petro de Smedt 
  demandis min, kiel oni tradukas la nederlandan verbon "wildplassen". Mi 
  provu difini, por tiuj kelkaj inter vi, kiuj ne konas la nederlandan ;-)

  "Pisi en publikaj lokoj, kie tio estas malpermesita, ekzemple cxe 
  domfasadoj, cxe la rando de auxtovojo, ktp."

  Mi mem neniam faris la koncernan agon en Esperanto-medio kaj do ne 
  sentis gxis nun la bezonon koni la terminon.

  Se ankaux vi ne konas, ne hontu, cxar ecx mia granda vortaro 
  nederlanda-germana ne tradukas, nur priskribas kiel "pinkeln/urinieren 
  in der Öffentlichkeit". Same pri mia vortaro nederlanda-franca difinas: 
  "pisser n’importe où".

  Do mi konsilos ankaux al Petro priskribi, kaj ne traduki. Aux cxu iu 
  havas brilan fakan rekomendon?

  Paŭl

  -- 

  Paul Peeraerts
  http://paul_peeraerts.ipernity.com/?lg=eo


  


  __________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4370 (20090826) 
__________

  Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus.

  http://www.eset.cz



__________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4370 (20090826) 
__________

Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus.

http://www.eset.cz

Rispondere a