--- In [email protected], Paul Peeraerts <paul.peerae...@...> wrote: > > Mi demando tute ne celas ofendi aux provoki. Temas pri vere leksikologia > demando! Antaux kelkaj horoj mia amiko kaj vortaristo Petro de Smedt > demandis min, kiel oni tradukas la nederlandan verbon "wildplassen". Mi > provu difini, por tiuj kelkaj inter vi, kiuj ne konas la nederlandan ;-) > > "Pisi en publikaj lokoj, kie tio estas malpermesita, ekzemple cxe > domfasadoj, cxe la rando de auxtovojo, ktp." > > Mi mem neniam faris la koncernan agon en Esperanto-medio kaj do ne > sentis gxis nun la bezonon koni la terminon. > > Se ankaux vi ne konas, ne hontu, cxar ecx mia granda vortaro > nederlanda-germana ne tradukas, nur priskribas kiel "pinkeln/urinieren > in der Ãffentlichkeit". Same pri mia vortaro nederlanda-franca difinas: > "pisser nâimporte où". > > Do mi konsilos ankaux al Petro priskribi, kaj ne traduki. Aux cxu iu > havas brilan fakan rekomendon?
Rilataj pensoj: Pisi dise kaj mise. Mispisi. Dispisi. Pis-disipi. (Misisipi?) Sin diszipi, kaj mispisi. Fari gravan mispison. Ni memoru la karan forpisanton. amike István Ertl P.s. Bilda ekzemplo por "wildplassen": Granda surpiso por la prezidanto / Monkey business in Zambia / Banda és a majombanda / Echt iets om na te apen! http://www.timesonline.co.uk/tol/news/times_online_tv/article6575784.ece
