--- In [email protected], Russ Williams <cxiomor...@...> wrote: > > Mi sercxis "sankcio" en tekstaro.com kaj cxiuj fruaj uzoj estas laux > tiu fundamenta senco (aprobo/konfirmo). Sxajnas ke nur ekde artikoloj > en Monato aperas la dua kontrauxa senco (puno/kondamno), evidente pro > nacilingvaj esprimoj kiel "diplomatic sanctions [punoj] against a > country".
Mi scias ke etimologiaj argumentoj havas malmultan valoron, sed "sanctio" venas el "sancire", vorto sencanta pli-malpli kiel "difini per legxo", "definitivigi", "fiksi" - cxu pozitive cxu negative. Tio do ebligas ambaux sencojn, kaj ambaux sencoj kunvivas en diversaj lingvoj heredintaj latinajxojn, ekz. en la hungara, la franca, la itala. Klasik-latina ekzemplo por la senco "puni": Cicero, De Signis, LXVI: "nisi vehementius homini minatus essem, nisi legis sanctionem poenamque recitassem, tabularum mihi potestas facta non esset." "Se mi ne estus forte minacinta lin, se mi ne citus la punojn kaj sankciojn de la legxo, oni ne donus al mi la registrojn." (Se mi bone komprenas) Ecx se oni iom konsiderus cxi tiun etimologian, argumenton, levigxus la demando cxu, importante internacian vorton, oni importas ankaux ties plurajn sekcojn, aux nur unu. amike Istvan Ertl
