Bernhard Pabst: >Vi tute pravas, Istvan, >la listo de Corsetti estas multfoje fusha kaj ghenerale malfidinda. >Jam la titolo estas erariga. Tre ofte nek temas pri >"pli simplaj" nek pri "samsignifaj" vortoj.
Kiu estas tiu Bernhard Pabst ? Tiaj tekstoj de malamo estas al mi ne-akcepteblaj. Se edukita homo kritikas iun, li direktas sin rekte al la kritikato. La veneno estas en tio, ke dekomence ne eblas intershangho de opinioj kun tiu. Frustrito kiu tamen en tia maniero volas elmeti pugnobaton, esperante ke lia - en chi-tiu kazo la opinio de Istvan Ertl - gajnos, malpurigas sian blazonon. Istvan, chu vi bovenigas tiajn aprobojn? Eble estus bone, se vi distancighus de tia metodo de sinjoro Pabst ! Johan Derks
