Je 11/2/09, pistike65:
[...]
> Do, mi dirus ke mia zorgo rilatas al iaspeca lingva solidareco, ne
> nur al iuj imagitaj cxinoj, sed al ajna lernanto/uzanto de Esperanto
> kiu fidas vortarojn.
> Ekz. mi mem fidis je PIV kiam mi lernis Esperanton, kaj poste homoj
> kiel Vi volis persvadi min ke mi malbone faris :-)
Granda problemo de la PIV-oj (kaj ankaŭ jam de PV, kaj jam de UV)
estas multaj implicaĵoj. Ili ne sufiĉas, eĉ mishelpas homon kiu ne jam
scias, pri kio temas. Ili ne difinas koncepton, ili ĝin aludas tiel,
ke persono scianta pri kio temas povu rekoni koncepton sialingvan.
Ekz-e jen la artikolo "doktoro" en PIV2. Laŭ la misa principo
etimologia PIV2 komencas per signifo la plej frua -- kaj la malplej
aktuala:
,----
| 1. Tiu kiu instruas religian doktrinon:
| * la doktoroj de la Leĝo (ĉe la judoj);
| * doktoroj de la Eklezio (kristana);
| * kiu decidos, kiam doktoroj malkonsentas?
`----
Mi certas, ke malmultaj rusoj ĝuste komprenas ĉi tiun priskribon. Kaj
apenaŭ iu rusdevena esperantisto uzus por ĉi tiuj signifoj la vorton
"doktoro".
La rusaj terminoj estas "leĝinstruisto" (законоучитель) pri la
judismaj; aŭ "la patroj kaj instruintoj de la Eklezio". La vorto
"doktoro" estas ĉi-sence same komika kaj malkonvena por ruso, kiel
estus "akademiano" aŭ "docento".
Mi ankaŭ dubas, ke la uzo judisma samsencas kun la kristana. En
judismo temas pri sufiĉe banala scienca grado ("Ŝia filo estas doktoro
de la Leĝo" sonas proksimume kiel "Ŝia filo estas PhD"), dum en la
senco kristana temas pri malmultaj eminentuloj historie gravaj. La
diferenco komparebla al tiu inter "mia sekretario" kaj "la Ĝenerala
Sekretario", aŭ inter "sinjoro NN" kaj "la Sinjoro". Sed la PIV-oj ne
perceptas tiajn nuancojn.
Krome kaj precipe, ĉe tio ja ne temas pri "instruistoj", sed plie pri
esploristoj, kiuj malkovris al la Eklezio ĝiajn doktrinajn principojn.
La PIV-difino sklave obeas la etimologion, misprezentante la sencon.
Laŭ la PIV-oj oni povus nomi doktoro ordinaran instruiston de
seminario. Sed tio estus eraro.
--
Sergio