--- In [email protected], Renato Corsetti <renato.corse...@...> wrote:
>
> Istvan:
> >
> > ("dektre"?)
> >
> Dankon! Laŭgrade mi korektos ĉiujn tiujn "dektre"-ojn.
> >
> > Mia problemo, kiel dirite, estas io kiel "semantikaj glitoj 
> > observeblaj en Esperanto sub la influo de (cxefe) hindeuxropaj lingvoj".
> >
> Bone, sed se vi havas liston de ili, vi certe rajtas diri ke vi 
> malrekomenda silin kaj konsilas ion alian.

Kaj tamen mi ne diras tion. Mi dirus maksimume ke, rilate al iuj radikoj, 
okazas semantikaj sxangxoj, kiuj igas ke la situacio ne plu kongruas kun la 
stato priskribita en vortaroj.

Se la auxtoritataj vortaroj registrus la sxangxojn kaj se la 
parolantoj/lernantoj havus aliron al tiuj vortaroj, ne estus problemo.

Semantikaj sxangxoj en si mem ne estas io malbona, nek fakte evitinda. Piron 
mem priskribis la fenomenon ekz. en 

http://claudepiron.free.fr/articlesenanglais/evolution.htm

Do, mi dirus ke mia zorgo rilatas al iaspeca lingva solidareco, ne nur al iuj 
imagitaj cxinoj, sed al ajna lernanto/uzanto de Esperanto kiu fidas vortarojn.

Ekz. mi mem fidis je PIV kiam mi lernis Esperanton, kaj poste homoj kiel Vi 
volis persvadi min ke mi malbone faris :-)

amike
Istvan Ertl

Rispondere a