Johan wrote: > Tiaj tekstoj de malamo estas al mi ne-akcepteblaj.
Ĉu la subaj tekstoj de malamo ankaŭ estas neakecepteblaj? > Vershajne la respondo estos, ke vi apenau serioze studis el lernolibro > Vershajne vi devos konfesi, ke vi lernis ian 'Esperanton' per imitado de > aliaj, kiuj estis same ignoraj kiel vi > Se vi amas la idealon de Esperanto, revenu lau viaj pashoj, farighu > disciplinita en via lingvuzado, obeante la Fundamenton kaj eventuale > kontribuu al la projektoj de retdiskutlistoj kiel Kaldrono ridas pri poto, kaj mem estas kota Vi kiu akuzas aliajn pri neserioza studado, kiu diras ke aliaj estas ignoraj, kiu decidas ke aliaj ne amas Esperanton, ĉar tiuj aliaj malakordas kun vi, vi ne rajtas plendi kiam aliaj publike malakordas kun ideoj kiujn vi ŝatas. Mi mem pensas ke la retejo de Corsetti estas pli bona ol malbona. Ni certe devas strebi al plifaciligi la lingvon por novuloj. Sed tio ne nepre signifu, ke ni forigu la aliajn vortojn. En verkoj celitaj al novuloj, estus bone uzi simplajn kaj kiel eble plej ofte nur fundamentajn radikojn. Sed tia Esperanto estus nur ilo. Esperanto kiel nur ilo ne estas malbona ideo en si mem, sed ekzistas alia nivelo de Esperanto, kultura/literatura nivelo. Kaj la idealojn de Esperanto disvastigas ĉefe tiu dua nivelo. Estas same je nacilingvoj. Se mi volas lerni anglan ĉar mi volas komerci internacie, mi ne lernos vortojn el la t.n Elizabeta periodo. Sed se mi volas kompreni la verkojn de Shakespeare, mi ja lernos tiujn vortojn. Se mi volas rigardi CNN International, mi povas lerni pli simplan version de la angla. Sed si mi volas interagi kun usonanoj, mi devas lerni pli. Teorie la du niveloj de Esperanto povas senprobleme kunekzisti. Ekzemple, la listo de pli simplaj samsignifaj vorto povas servi dirdirekte. Tiuj, kiuj volas verki por novuloj, povas trovi pli simplajn esprimmaneiron. Kaj kiam tiuj novuloj volas pliprofundigi en la kulturon kaj literaturon de Esperanto, ili povas trovi la signifon de nekonataj vortoj. Mi ne intencas diri ke tiuj kiuj uzas pli simplan Esperanton nepre estas "nur-ilaj" esperantistoj. Sed la literaturo, kiuj estas la ĉefa "motoro" kiuj puŝas la kulturon de Esperanto kaj la idealo de tiu kulturo, plejparte ne uzas nur tiun simplan lingvon.
