Vi tute pravas, Istvan,

la listo de Corsetti estas multfoje fusxa kaj gxenerale malfidinda. Jam la 
titolo estas erariga. Tre ofte nek temas pri "pli simplaj" nek pri 
"samsignifaj" vortoj.

Salutas

Bernhard

--- In [email protected], Renato Corsetti <renato.corse...@...> wrote:

> Bone, sed se vi havas liston de ili, vi certe rajtas diri ke vi
> malrekomenda silin kaj konsilas ion alian.

Kaj tamen mi ne diras tion. Mi dirus maksimume ke, rilate al iuj radikoj, 
okazas semantikaj sxangxoj, kiuj igas ke la situacio ne plu kongruas kun la 
stato priskribita en vortaroj.

Se la auxtoritataj vortaroj registrus la sxangxojn kaj se la 
parolantoj/lernantoj havus aliron al tiuj vortaroj, ne estus problemo.

Semantikaj sxangxoj en si mem ne estas io malbona, nek fakte evitinda. Piron 
mem priskribis la fenomenon ekz. en

http://claudepiron.free.fr/articlesenanglais/evolution.htm

Do, mi dirus ke mia zorgo rilatas al iaspeca lingva solidareco, ne nur al 
iuj imagitaj cxinoj, sed al ajna lernanto/uzanto de Esperanto kiu fidas 
vortarojn.

Ekz. mi mem fidis je PIV kiam mi lernis Esperanton, kaj poste homoj kiel Vi 
volis persvadi min ke mi malbone faris :-)

amike
Istvan Ertl


Rispondere a