--- On Thu, 11/12/09, Vilhelmo Lutermano wrote:

> En ReVo, "produktiva" estas difinita per "produktema".

Logike tio estas ĝusta.

> Tamen ghi estas - lau mia takso - plej ofte uzata en la senco de
> "produktkapabla", des pli ke la neoficiala sufikso -iv (kun la senco
> "-kapabl-" ludas sian rolon.

Kaj ankaŭ -em esprimas aktivan kapablon: brulema, eksplodema.  Iam
volan, iam malgraŭvolan (mortema, malsanema, dormema).

Iom malfacilas priskribi la distingon inter la du signifoj, tiom pli,
ke dum -iv restas neoficiala, oni ofte uzas -em kiel surogaton por
-iv.  Kvankam mi ja sentas diferencon inter "pagema" kaj "pagiva".

[...]

-- 
Sergio



      

Rispondere a