>
> > De "Quo Vadis?": ...ekzistas nur unu dia estajho, pratempa, chiopova,
> > krea - Venus Genitrix. Nenia neceso uzi kreiva.
>
> "Krea" signifas "rilata al kreado".  Kiel rilata?  Ĉu eble "kreita"?
> (kp "skribi" -> "skriba respondo").  Ĉu eble "kreanta"?  (kp "malfermi"
> -> "malferma kunsido").  Ĉu iel alie rilata?
>

Sergio, lau mia kompreno, "krea" signifas pli ekzakte "rilate al la ago
krei", kiu estus kuntekste sama al "la povo krei". Do neniel "kreita", kiu
estas pasiva. Tial krea homo, kaj kreema homo, sen la neceso uzi kreiva
homo. Mi daure sentas, ke tiu lasta estas malkapablo forlasi la "nacilingvan
katenon". Rimarku, ke mi ne kondamnas tiun uzon, lau mi oni elektu sian
formon komunikighi, mi nur analizas la aferon. Mi kutime akceptas plurajn
manieroj sin esprimi - kaj mi pensas, ke devas esti tia la sinteno en
Esperanto (tial mi senprobleme rigardas Francujo, Francio, Franclando kiel
samaj).


> > Same mi vidis uzon de "decidiva", kiu estas monstra, kiel plachas al
> > Sergio diri. :) Oni uzas "decidiva batalo", "decidiva elekto", kiam
> > la lingvo nature subtenas la formojn "decida batalo", "decida
> > elekto".
>
> Tio estas okazo de senutila -iv aperinta kiel blinda imitaĵo de formo
> nacilingva.  Samkiel la stulta tradiciaĵo "Universala kongreso" kie
> temas pri "Universa kongreso" (aŭ, pli modernlingve, "Tutmonda
> kongreso").  Tamen mi neniam en mia vivo renkontis tian senutilan
> "decidiva"n -- kaj la Kukolo donas nur 27 trafojn.  Tio estas malpli
> ol da aliaj similaj eraroj -- ekz-e por la misgramatika "variebla" mi
> ricevas 830 trafojn.  Do, ankaŭ per la fundamentaj sufiksoj oni povas
> erari.
>

Vi pravas. "Varianta" au la faktermino "variablo" pli bonvenas. Hazarde mi
jam trovis trifoje tiu decidiva, chu kredeble?! Tial mi citis ghin. Pri
Universala, mi shatas ghin, char en Espernanto restas tre apartaj la
konceptoj Universala kaj Universa. Fakte la koncepto Universala en la naciaj
lingvoj devenis de la konceptoj Universa, tamen poste ghi farighis sufiche
memstara. Same okazis por Originala *versus* Origina, mi pensas.


>  > Por produktiva ne estas malsame. Ghi estas imitajho de nacilingva
> > formo, dum oni povus trankvile uzi "produkta".
>
> Tute ne.  "Produkta versio de programo" (production version) ne estas
> "produktiva versio"; simile pri "produkta zono" ktp.
>

Oni ankau kutime uzas "produktada", tamen ja "produkta" ne malbonas.


>  > Oni povas diri, ke la formoj krepova, produktkapabla kaj decidopova
> > ekz-e estas ankau malkapablo forlasi la bezonon uzi sufikson che
> > adjektivo por derivi adjektivan ideon de substantivo.
>
> Supozeble tiel estas ĉe iuj homoj kiuj ne komprenas la semantikon de
> -iv.  Tamen ĝi ja estas utila kiam necesas indiki aktivan kapablon,
> samkiel -ebl estas utila por indiki pasivan kapablon. Mi ĵus citis
> misuzon de -ebl por indiki aktivan kapablon.  Laŭ via rezonado, oni
> simile povus konkludi ke la sufikson -ebl estas ŝuldata al malkapablo
> forlasis la bezonon uzi sufikson ĉe adjektivo por derivi adjektivan
> ideon".
>

Mi ne konsentas, Sergio, char -ebl- donas pasivan econ al agaj verboj, kiel
vi mem klarigis. En ghenerala kunteksto oni povas akcepti, ke varia =
varianta = veriema = variiva; tamen ne = variebla. -Ebl- tiel shanghas la
radiksencon, dum -iv- (pro la largha semantika konfuzo) ne chiam faras tion.
Ech por "pagi" ni povas kompreni en supozebla kunteksto, ke paga =
paga(i/o)nta = pagiva. Pagaj membroj de UEA, Pagantaj/intaj membroj de UEA,
pagpovaj membroj. Laukuntekste oni povus elekti la plej ghustan formon,
tamen en ghenerala analizo ili samas. Nu, tion mi diras, por montri, ke
multofje oni evitas la "puran" adjektivon pro nacilingva influo. Nuancoj
ekzistas, kaj oni devas elekti la plej taugan kunmetajhon.


>  > Lau mi ne estas malsameco inter krea menso kaj kreiva/krepova
> > menso.
>
> Samgrade kiel (ne) estas malsameco inter "esprima" kaj "esprimebla"
> kaj "esprimiva".
>

Nu, Sergio, por mi estas. Certgrade Krea = kreema = krepova = kreanta =
kreiva. Kre(em/pov/ant/iv)a menso. Tamen ne = kreebla menso. Samtiel esprima
= esprimema = esprimpova = esprimanta = esprimiva. Esprim(em/pov/ant/iv)a
sento ne egalas al esprimebla sento. Esprim(em/pov/ant/iv)a sento estas
sento, *kiu *esprimas ion. Esprimebla sento estas sento, *kiuN *oni povas
esprimi. Vi mem klarigis tion antaue (la rilaton inter ageco kaj pasiveco),
do bonvolu ne konfuzi.

Amike,

Fernando

Rispondere a