--- On Fri, 11/13/09, Fernando Maia Jr. wrote:
> Lau mia sento, oni uzas -iv- pro malkapablo fughi la nacilingvan
> influon, char la vortoj, kiuj uzas -ivi estas imitajhoj de ellatinaj
> adjektivoj, kiuj simple formighas en Esperanto per la aldono de la
> pura finajho -a.
Oni povas misuzi ĉiun sufikson. Tamen iuj misuzoj ne pruvas ke la
koncerna sufikso estas senutila.
> De "Quo Vadis?": ...ekzistas nur unu dia estajho, pratempa, chiopova,
> krea - Venus Genitrix. Nenia neceso uzi kreiva.
"Krea" signifas "rilata al kreado". Kiel rilata? Ĉu eble "kreita"?
(kp "skribi" -> "skriba respondo"). Ĉu eble "kreanta"? (kp "malfermi"
-> "malferma kunsido"). Ĉu iel alie rilata?
> Same mi vidis uzon de "decidiva", kiu estas monstra, kiel plachas al
> Sergio diri. :) Oni uzas "decidiva batalo", "decidiva elekto", kiam
> la lingvo nature subtenas la formojn "decida batalo", "decida
> elekto".
Tio estas okazo de senutila -iv aperinta kiel blinda imitaĵo de formo
nacilingva. Samkiel la stulta tradiciaĵo "Universala kongreso" kie
temas pri "Universa kongreso" (aŭ, pli modernlingve, "Tutmonda
kongreso"). Tamen mi neniam en mia vivo renkontis tian senutilan
"decidiva"n -- kaj la Kukolo donas nur 27 trafojn. Tio estas malpli
ol da aliaj similaj eraroj -- ekz-e por la misgramatika "variebla" mi
ricevas 830 trafojn. Do, ankaŭ per la fundamentaj sufiksoj oni povas
erari.
> Por produktiva ne estas malsame. Ghi estas imitajho de nacilingva
> formo, dum oni povus trankvile uzi "produkta".
Tute ne. "Produkta versio de programo" (production version) ne estas
"produktiva versio"; simile pri "produkta zono" ktp.
> Oni povas diri, ke la formoj krepova, produktkapabla kaj decidopova
> ekz-e estas ankau malkapablo forlasis la bezonon uzi sufikson che
> adjektivo por derivi adjektivan ideon de substantivo.
Supozeble tiel estas ĉe iuj homoj kiuj ne komprenas la semantikon de
-iv. Tamen ĝi ja estas utila kiam necesas indiki aktivan kapablon,
samkiel -ebl estas utila por indiki pasivan kapablon. Mi ĵus citis
misuzon de -ebl por indiki aktivan kapablon. Laŭ via rezonado, oni
simile povus konkludi ke la sufikson -ebl estas ŝuldata al malkapablo
forlasis la bezonon uzi sufikson ĉe adjektivo por derivi adjektivan
ideon".
> Lau mi ne estas malsameco inter krea menso kaj kreiva/krepova
> menso.
Samgrade kiel (ne) estas malsameco inter "esprima" kaj "esprimebla"
kaj "esprimiva".
[...]
--
Sergio