Lau mia sento, oni uzas -iv- pro malkapablo fughi la nacilingvan influon,
char la vortoj, kiuj uzas -ivi estas imitajhoj de ellatinaj adjektivoj, kiuj
simple formighas en Esperanto per la aldono de la pura finajho -a.

De "Quo Vadis?": ...ekzistas nur unu dia estajho, pratempa, chiopova, krea -
Venus Genitrix. Nenia neceso uzi kreiva.

Same mi vidis uzon de "decidiva", kiu estas monstra, kiel plachas al Sergio
diri. :) Oni uzas "decidiva batalo", "decidiva elekto", kiam la lingvo
nature subtenas la formojn "decida batalo", "decida elekto".

Por produktiva ne estas malsame. Ghi estas imitajho de nacilingva formo, dum
oni povus trankvile uzi "produkta".

Oni povas diri, ke la formoj krepova, produktkapabla kaj decidopova ekz-e
estas ankau malkapablo forlasis la bezonon uzi sufikson che adjektivo por
derivi adjektivan ideon de substantivo.

Lau mi ne estas malsameco inter krea menso kaj kreiva/krepova menso. Samkiel
estus iom pleonasme (por ne diri strange) uzi decidopova batalo anst. decida
batalo. Kaj tiel plu. Nu, tio estas mia lingva sento.

Amike,

Fernando


2009/11/12 Nick Kalivoda <[email protected]>

>
>
> Kara Vilhelmo,
>
> Laŭ mia scio, *produktiv*'* *estas neologisma radiko en si mem, ne
> kunmetaĵo de *produkt'* kaj la neoficiala *iv*-sufikso. Oni ja povas
> antstataŭigi ĝin per *produktkapabla* aŭ *produktema*, sed mi taksas ĝian
> signifon ia kombinaĵo de tiuj du alternativoj. Mi kontraŭas la ideon meti
> ĝin sub la kapvorto *produkti*, ĉar tiel oni kvazaŭ legitimus la 
> *iv*-sufikson.
> Eble iuj homoj, kiuj emas uzi *iv-*sufikson, pripensas *produktiva* kiel
> kunmetaĵon, sed mi kredas, ke la plejmulto de la esperantistaro ankoraŭ ne
> akceptis *iv*-sufikson, kaj konsideras ĝin almenaŭ eksperimenta se ne tute
> evitinda. Do ne temas nur pri oficialeco aŭ neoficialeco (do pri iu lingva
> ideologio) sed pri la des pli grava uzateco aŭ neuzateco inter veraj
> parolantoj.
>
> Niko
>
> 2009/11/11 Vilhelmo Lutermano <[email protected]>
>
>
>>
>> En ReVo, "produktiva" estas difinita per "produktema".
>> Tamen ghi estas - lau mia takso - plej ofte uzata en la senco de
>> "produktkapabla", des pli ke la neoficiala sufikso -iv (kun la senco
>> "-kapabl-" ludas sian rolon.
>> Mi proponas meti la vorton sub "produkt-" (kun la rimarko ke la sufikso ne
>> estas oficiala), kun la difino: "produktpova, produktkapabla, produktema".
>> Nu, kaj se oni jam allasas "pagipova" (tiel sub "-iv"), tiam oni devus
>> allasi ankau "produktipova", anstatau produktpova, chu ne? Sed nek unu nek
>> la alia estas uzata, ghuste char "produktiva" montrighas plej tauga, en la
>> senco de sia sufikso -iv.
>>
>>
>> Vilhelmo Lutermano.
>> --
>>
>> Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto"
>> http://eo.mondediplo.com
>> kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
>> --
>> Esperanto - Linukso de la lingvoj
>> Linukso - Esperanto de la komputiloj
>> -vl
>>
>
>
>
> 
>

Rispondere a