Kara Vilhelmo, Laŭ mia scio, *produktiv*'* *estas neologisma radiko en si mem, ne kunmetaĵo de *produkt'* kaj la neoficiala *iv*-sufikso. Oni ja povas antstataŭigi ĝin per *produktkapabla* aŭ *produktema*, sed mi taksas ĝian signifon ia kombinaĵo de tiuj du alternativoj. Mi kontraŭas la ideon meti ĝin sub la kapvorto *produkti*, ĉar tiel oni kvazaŭ legitimus la *iv*-sufikson. Eble iuj homoj, kiuj emas uzi *iv-*sufikson, pripensas *produktiva* kiel kunmetaĵon, sed mi kredas, ke la plejmulto de la esperantistaro ankoraŭ ne akceptis *iv*-sufikson, kaj konsideras ĝin almenaŭ eksperimenta se ne tute evitinda. Do ne temas nur pri oficialeco aŭ neoficialeco (do pri iu lingva ideologio) sed pri la des pli grava uzateco aŭ neuzateco inter veraj parolantoj.
Niko 2009/11/11 Vilhelmo Lutermano <[email protected]> > > > En ReVo, "produktiva" estas difinita per "produktema". > Tamen ghi estas - lau mia takso - plej ofte uzata en la senco de > "produktkapabla", des pli ke la neoficiala sufikso -iv (kun la senco > "-kapabl-" ludas sian rolon. > Mi proponas meti la vorton sub "produkt-" (kun la rimarko ke la sufikso ne > estas oficiala), kun la difino: "produktpova, produktkapabla, produktema". > Nu, kaj se oni jam allasas "pagipova" (tiel sub "-iv"), tiam oni devus > allasi ankau "produktipova", anstatau produktpova, chu ne? Sed nek unu nek > la alia estas uzata, ghuste char "produktiva" montrighas plej tauga, en la > senco de sia sufikso -iv. > > > Vilhelmo Lutermano. > -- > > Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" > http://eo.mondediplo.com > kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org > -- > Esperanto - Linukso de la lingvoj > Linukso - Esperanto de la komputiloj > -vl > >
