Bernhard Pabst: > Mi tute konsentas kun Sergio: "manlaboristo" kaj "menslaboristo" (aux tre > proksime "intelektulo") estas stile multe pli elegantaj en Esperanto ol la > kalkeoj el la angla (en la germana oni - se entute - uzas ilin en la angla > originalo, do ne pauxsas ilin).
"Manlaboristo" estas, laux mi, tute tauxga ekvivalento de "blukoluma laboristo": ili bazigxas sur kompareblaj metonimiaj/sinekdohxaj figuroj. Aliflanke "menslaboristo" estas multe malpli tauxga, kaj "intelektulo" estas tute maltauxga por nomi "blankkolumajn laboristojn", cxar ja grandparte temas pri oficistoj, "paperpusxuloj", "oficeja planktono", pri kiuj ne eblas aserti, ke ili uzas menson pli ol kvalifikitaj manlaboristoj (ekzemple, lertaj tornistoj aux seruristoj) - gxuste tia karakterizo (malkiel blu-/blank-koluma dihxotomio), laux mi, portas (subkonscian?) socie diskriminacian (kaj fakte malgxustan) pensmanieron. Resume, blankkolumuloj inkluzivas neidentajn grupojn: menslaboristojn unuflanke kaj oficistojn / oficejajn laboristojn aliflanke. Kompreneble ankaux la nocio de mana laboro evoluas (la nunaj proletoj estas plurmaniere malsimilaj al tiuj, kiuj inspiris marksismon), sed tiu cxi evoluo iras plejparte en la direkto, kiu ecx pli konfirmas mian cxi-supran observon. Amike, -Alex ----- Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com>
