Je 12/4/09, Alexander Shlafer: > Sergio Pokrovskij: >>> Blankakoluma krimo estas perruza (ŝtelo per manipulado de >>> monsumoj, mensogaj promesoj, k. t. p.), okazas en oficejoj, kaj >>> estas faritaj de tie laborantoj, do, ĝi meritas la nomon de la >>> fifarita laboro.
>> Mi plu ne komprenas. Se la dunginto estas mem fraŭdulo, kaj dungas >> oficistojn por trompi la klientojn (ekz-e vendi neekzistantajn aŭ >> senefikaj servojn) -- ĉu ĉi tio estas "blankakoluma krimo"? La >> oficisto povas tre bone fari la komisiitan laboron. >>> La nomo indikas, ke tia krimo meritas punon kaj malrespekton same >>> kiel perforta krimo. >> Ĉu ĉi tio ne estas simple fraŭdo? > Kara Sergio, > "Blankolum(ul)a krimo" karakterizas ne frauxdinton, sed specon de > frauxdo, kiu ekspluatas specife blankkolumulajn laborcirkonstancojn, > ne haveblajn kaj nepenseblajn en "blukolumula" medio. Mi suspektas, > ke ian rolon en la formigxo de tiu termino ludis gxia parenceco kaj > paraleleco kun la fiagoj faritaj en "blankaj gantoj", t.e. krimi sen > malpurigi siajn manojn. (Temas do ankaux pri iuspeca vortluda > figuro.) Mi ne certas ke la aliaj uzantoj de la termino celas ĉi tiun nuancon. > Pri tipa (kaj tre kurioza!) ekzemplo de tiaspeca krimo mi legis > ruse, se mi gxuste memoras, en la 1970aj jaroj en Sovetio, kvankam > temas pri Usono, - interalie, tio atestas, ke la termino "blanka > kolumo" (en la formo "белые воротнички") estis uzata en la rusa jam > tiam. Tutcerte mi ĝin konis jam en miaj studentaj jaroj; sed mi konis ĝin kiel multajn aliajn terminojn por alilandaj aferoj -- samkiel la italan "tifosi", ekzemple. Kompreneble, ankaŭ en Sovetio ekzistis "болельщики" -- sed estus stranga nomi ilin "тиф(ф)ози". > Mi opiniis, ke tiu anekdoto estas tre vaste konata inter > (eks)sovetiaj komputistoj, sed post viaj demandoj mi jam ne tiom > certas. Jen gxi: > Kiel estas vaste konate, farante kalkulojn en librotenado oni > rondigas sumojn. Oni ja ne povas pagi salajron kalkulitan precize > kun frakcioj de cendo (aux alia plej eta monunuo). Dum transiro al > la komputila prilaborado de librotenaj informoj en iu granda firmao > la "blankkolumaj krimuloj" (evidente komputistoj), programis la > kalkuladojn tiel, ke la kalkulrezultoj estis rondigitaj al la plej > proksima _malpli granda_ entjero, kaj la rezultan frakcian sumon ili > deponis en sia aparta konto. Rezulte, dum jaroj neniu rimarkis tion > cxi, neniu plendis, kaj tiuj frakciaj sumetoj akumuligxis je la > profito de la frauxduloj gxis miliondolaraj sumoj. Jes, mi certe scias tiun anekdoton. Tamen ne evidentas ke tio estas jura kvalifiko de ĉi tiu ofica misuzo. > Resume: en tiu cxi krimo ne estas perforto, apenaux estas viktimo > (mi dubas, ke la legxoj klare difinas la rondigan algoritmon kaj > preskribas al kiu apartenu tiuj cendonoj, cxu al la pagito aux > paganto) kaj tia krimo sendube eblas nur en "blankkolumula" medio. Hm, mi supozas ke tiaj misuzoj estas tre eblaj kaj oftaj en diversaj profesioj, precipe en komerco. Sed ankaŭ la manlaboristo kiu havas ian liberon en eltranĉado de preskribitaj formoj el kruda materialo povas diversmaniere tion fari, kaj eventuale profiti el la restaĵoj. Alivorte, via ekzemplo ne ŝajnas al mi tipe oficeja. (Pasintjare mia edzino estis okupita pri konstruado de eksterurba domo, kaj dungis konstruistojn. Mi ne scias, ĉu ili estas "blankkolumuloj", sed ili ja ŝtelis konsiderinde pli multe da mono ol mi atendis. Absolute ne perforte.) Mi emas supozi ke eble temas pri pli cinikaj krimoj, kiel tiuj de bankoficistoj kiuj spekulaciis por sia profito per la mono de sia banko. Eble realaj ekzemploj estus pli instruaj. Tamen ĉiel ajn la termino estas evitinda. -- Sergio
