Sergio Pokrovskij wrote:
> --- On Thu, 12/3/09, AV3 wrote:
> 
>> Sergio Pokrovskij wrote:
> 
> [...]
> 
>>> Mi plu ne komprenas. Se la dunginto estas mem fraŭdulo, kaj dungas
>>> oficistojn por trompi la klientojn (ekz-e vendi neekzistantajn aŭ
>>> senefikaj servojn) -- ĉu ĉi tio estas "blankakoluma krimo"? La 
>>> oficisto povas tre bone fari la komisiitan laboron.
> 
>> Tiu speco de krimo okazas interne de oficejo kaj ekspluatas atendojn
>> de honesteco.
> 
> Tio konvenas por la okazo de fraŭda firmao.
> 
>> Tia krimulo ne dungas mem sed varbas inter kolegoj.
> 
> Jen nova trajto kiu antaŭe ne estis menciita.  Tamen mi dubas pri tiu
> limigo: imagu ke la fraŭdulo ja misuzas sian postenon por krei fraŭdan
> firmaon kaj per ĝi forlavi monon.
> 
>> Kompreneble fraŭdo povas okazi ĉie, kun aŭ sen perforto.  Tio, kio
>> karakterizas blankakoluman krimon estas ekspluata kaj neperforta
>> krimado en oficejo.
> 
> Ankaŭ tio estas nepreciza.  Ĉu ricevado de koruptomono (subaĉetoj) estas
> "blankakolumula krimo"? (Cetere, ne nur blankkolumuloj ricevas
> koruptomonon).  Ĉu ricevado de koruptaĵo ekster oficejo (ekz-e en
> restoracio) estas "blankakolumula krimo"?
>


Ne, ili estas de aliaj specoj kaj eksteroficejaj.

> [...]
> 
>>>> Tiu nomo estas evidente konata en Japanio, Ameriko, kaj ie en
>>>> Eŭropo, do, meritas mencion en vortaro. Ĝia disvastiĝo kontraŭas
>>>> al neniu lingva regulo, do, laŭ mia takso ne meritas priskribon
>>>> "EVItinda."
> 
>>> Ĝi estas evitinda ĉar ĝi estas idiomaĵo kiu ne egalas la sumon de
>>> siaj partoj.
> 
>> Ĝi estas idiomo, kiu meritas priskribon en vortaro, same kiel
>> "komputilo" estas aparta speco de ilo por komputi.
> 
> Malsimile ol "komputilo", "blankakolumula krimo" estas kontraŭsistema.
> Se oni parolas pri "studenta krimado", tiam supozeble temas pri
> krimado inter studentoj -- kiel socia grupo -- kaj temas pri ĉiaspecaj
> krimoj. Simile pri la aliaj grupoj sociaj.  Sed pri la socia grupo
> "blankkolumuloj" la signifo ial estas alia: ĝi rilatas al la krimoj
> rilataj al ilia posteno.  


Blankakoluma krimo ja estas krimo interne de socia grupo.



Kial do ne nomi tion klare "postenkrimo" (la
> rusa "должностное преступление")?
> 
> Kompreneble, postenkrimo ne estas rezervita al la oficejoj.  Ankaŭ
> senatano aŭ juĝisto aŭ kuracisto povas kulpi.  Kial nepre temu pri la
> oficistoj?


Tiu estas tro ĝenerala: povas temi pri korupta politikisto, policisto, 
vendisto de koncertaj biletoj, k. t. p., do ne pri krimoj inter 
blankakolumuloj. Temas pri diversapecaj krimoj.


> 
>>> Ĝi estas principe misa, ĉar ne temas pri la uleco de la krimulo.
>>> Se mi bone komprenis, temas pri misuzo de oficaj povoj.
>>> Komprenebla tiajn krimojn antaŭvidas la kriminalaj kodeksoj de ĉiuj
>>> landoj, kaj normale oni ne misnomas ilin per tia fuŝesprimo.
> 


Estas nomoj por diversaj specoj de krimado, ekz. kontrabandado.


>> En iuj landoj estas distingo de iuj specoj de krimo, en aliaj landoj
>> ne.  Pro tio, ke tiu speco distingiĝas en sufiĉe granda nombro da
>> landoj, ĝi meritas priskribon.
> 
> Mi dubas ke tio estas jura termino.  Ĝi estas tro malpreciza kaj
> konfuza.  Estas diversaj gradoj kaj specoj.  Mi ne povas kredi ke tio
> povas jure funkcii.
> 


Mi ne parolas pri jura difino, nur vortara.


> Probable tio estas ĵurnalista elpensaĵo.  La ĵurnalistoj ĝenerale
> estas malpli kleraj ol averaĝe edukitaj homoj.  Ekz-e ili tre ŝatas
> misuzi la vorton kiujn ili ne komprenas, kiel "epicentro", kiun ili
> konfuzas kun "la centro, la hejmo, la loko mem de fenomeno".  Sekve de
> kio ili povas paroli ke "la epicentro de la tertremo estis je 2 km sub
> la tersurfaco", aŭ raporti "el la epicentro de la kunsido".  Tian
> malkleraĵon mi ofte aŭdas de la ĵurnalistoj rusaj, kaj ankaŭ la franca
> Vikipedio konstatas: "Dans le langage courant il signifie également :
> foyer, centre."  Ĉu tiaj kretenaĵoj estas registrindaj?  Eventuale jes
> -- sed precipe por malrekomendi ilin.
> 


Ne gravas, ĉu ĵurnalistoj emas erari. Gravas, ĉu tiu termino vekis 
sufiĉe da agnosko pri tiu speco de krimo por meriti lokon en vortaro. Ni 
evidente malkonsentas pri ĝusteco de priskribo.


> Eble ankaŭ tio politikista kliŝo -- apelacianta al la socia malamo.
> Ĉiel ajn, la termino estas misforma kaj misgvida.  Mi opinias ĝin
> evitinda.
> 


-- 
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[email protected]>    ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[email protected]>   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/    ||
||    Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso  ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++

Rispondere a