--- On Wed, 12/2/09, AV3 wrote:
[...]
> Blankakoluma krimo estas perruza (ŝtelo per manipulado de monsumoj,
> mensogaj promesoj, k. t. p.), okazas en oficejoj, kaj estas faritaj
> de tie laborantoj, do, ĝi meritas la nomon de la fifarita laboro.
Mi plu ne komprenas. Se la dunginto estas mem fraŭdulo, kaj dungas
oficistojn por trompi la klientojn (ekz-e vendi neekzistantajn aŭ
senefikaj servojn) -- ĉu ĉi tio estas "blankakoluma krimo"? La
oficisto povas tre bone fari la komisiitan laboron.
> La nomo indikas, ke tia krimo meritas punon kaj malrespekton same
> kiel perforta krimo.
Ĉu ĉi tio ne estas simple fraŭdo?
> Tiu nomo estas evidente konata en Japanio, Ameriko, kaj ie en
> Eŭropo, do, meritas mencion en vortaro. Ĝia disvastiĝo kontraŭas al
> neniu lingva regulo, do, laŭ mia takso ne meritas priskribon
> "EVItinda."
Ĝi estas evitinda ĉar ĝi estas idiomaĵo kiu ne egalas la sumon de siaj
partoj. Ĝi estas principe misa, ĉar ne temas pri la uleco de la
krimulo. Se mi bone komprenis, temas pri misuzo de oficaj povoj.
Komprenebla tiajn krimojn antaŭvidas la kriminalaj kodeksoj de ĉiuj
landoj, kaj normale oni ne misnomas ilin per tia fuŝesprimo.
Ĉu oficisto mortpafinta sian kolegon estas "blankkoluma krimulo"? Ĉu
oni povas kolekti statistikon pri la perfortaj krimoj fare de
"blankkolumuloj" (samkiel oni povas kolekti statistikon pri krimado
diversaj sociaj grupo)? La termino estas formita de iuj blankkolumaj
fuŝuloj.
--
Sergio