--- On Thu, 12/3/09, AV3 wrote:
> Sergio Pokrovskij wrote:
[...]
>> Mi plu ne komprenas. Se la dunginto estas mem fraŭdulo, kaj dungas
>> oficistojn por trompi la klientojn (ekz-e vendi neekzistantajn aŭ
>> senefikaj servojn) -- ĉu ĉi tio estas "blankakoluma krimo"? La
>> oficisto povas tre bone fari la komisiitan laboron.
> Tiu speco de krimo okazas interne de oficejo kaj ekspluatas atendojn
> de honesteco.
Tio konvenas por la okazo de fraŭda firmao.
> Tia krimulo ne dungas mem sed varbas inter kolegoj.
Jen nova trajto kiu antaŭe ne estis menciita. Tamen mi dubas pri tiu
limigo: imagu ke la fraŭdulo ja misuzas sian postenon por krei fraŭdan
firmaon kaj per ĝi forlavi monon.
> Kompreneble fraŭdo povas okazi ĉie, kun aŭ sen perforto. Tio, kio
> karakterizas blankakoluman krimon estas ekspluata kaj neperforta
> krimado en oficejo.
Ankaŭ tio estas nepreciza. Ĉu ricevado de koruptomono (subaĉetoj) estas
"blankakolumula krimo"? (Cetere, ne nur blankkolumuloj ricevas
koruptomonon). Ĉu ricevado de koruptaĵo ekster oficejo (ekz-e en
restoracio) estas "blankakolumula krimo"?
[...]
>>> Tiu nomo estas evidente konata en Japanio, Ameriko, kaj ie en
>>> Eŭropo, do, meritas mencion en vortaro. Ĝia disvastiĝo kontraŭas
>>> al neniu lingva regulo, do, laŭ mia takso ne meritas priskribon
>>> "EVItinda."
>> Ĝi estas evitinda ĉar ĝi estas idiomaĵo kiu ne egalas la sumon de
>> siaj partoj.
> Ĝi estas idiomo, kiu meritas priskribon en vortaro, same kiel
> "komputilo" estas aparta speco de ilo por komputi.
Malsimile ol "komputilo", "blankakolumula krimo" estas kontraŭsistema.
Se oni parolas pri "studenta krimado", tiam supozeble temas pri
krimado inter studentoj -- kiel socia grupo -- kaj temas pri ĉiaspecaj
krimoj. Simile pri la aliaj grupoj sociaj. Sed pri la socia grupo
"blankkolumuloj" la signifo ial estas alia: ĝi rilatas al la krimoj
rilataj al ilia posteno. Kial do ne nomi tion klare "postenkrimo" (la
rusa "должностное преступление")?
Kompreneble, postenkrimo ne estas rezervita al la oficejoj. Ankaŭ
senatano aŭ juĝisto aŭ kuracisto povas kulpi. Kial nepre temu pri la
oficistoj?
>> Ĝi estas principe misa, ĉar ne temas pri la uleco de la krimulo.
>> Se mi bone komprenis, temas pri misuzo de oficaj povoj.
>> Komprenebla tiajn krimojn antaŭvidas la kriminalaj kodeksoj de ĉiuj
>> landoj, kaj normale oni ne misnomas ilin per tia fuŝesprimo.
> En iuj landoj estas distingo de iuj specoj de krimo, en aliaj landoj
> ne. Pro tio, ke tiu speco distingiĝas en sufiĉe granda nombro da
> landoj, ĝi meritas priskribon.
Mi dubas ke tio estas jura termino. Ĝi estas tro malpreciza kaj
konfuza. Estas diversaj gradoj kaj specoj. Mi ne povas kredi ke tio
povas jure funkcii.
Probable tio estas ĵurnalista elpensaĵo. La ĵurnalistoj ĝenerale
estas malpli kleraj ol averaĝe edukitaj homoj. Ekz-e ili tre ŝatas
misuzi la vorton kiujn ili ne komprenas, kiel "epicentro", kiun ili
konfuzas kun "la centro, la hejmo, la loko mem de fenomeno". Sekve de
kio ili povas paroli ke "la epicentro de la tertremo estis je 2 km sub
la tersurfaco", aŭ raporti "el la epicentro de la kunsido". Tian
malkleraĵon mi ofte aŭdas de la ĵurnalistoj rusaj, kaj ankaŭ la franca
Vikipedio konstatas: "Dans le langage courant il signifie également :
foyer, centre." Ĉu tiaj kretenaĵoj estas registrindaj? Eventuale jes
-- sed precipe por malrekomendi ilin.
Eble ankaŭ tio politikista kliŝo -- apelacianta al la socia malamo.
Ĉiel ajn, la termino estas misforma kaj misgvida. Mi opinias ĝin
evitinda.
--
Sergio