Sergio Pokrovskij wrote: > On 12/4/09, AV3 wrote: >> Sergio Pokrovskij wrote: > > [...] > >>> Ankaŭ tio estas nepreciza. Ĉu ricevado de koruptomono (subaĉetoj) estas >>> "blankakolumula krimo"? (Cetere, ne nur blankkolumuloj ricevas >>> koruptomonon). Ĉu ricevado de koruptaĵo ekster oficejo (ekz-e en >>> restoracio) estas "blankakolumula krimo"? > >> Ne, ili estas de aliaj specoj kaj eksteroficejaj. > > Do, se la koruptomonon oni transodonas en la oficejo, tio > igxas blankakolumula krimo"?
Ne temas pri interŝanĝo de monbiletoj sed de manipulado de kontomono favore al la krimulo. Tiu manipulado okazas interne de la koncerna oficejo, kvankam la mono eventuale atingas konton de krimulo. > > [...] > >> Blankakoluma krimo ja estas krimo interne de socia grupo. > > ?? Cxu gxiaj viktimoj estas blankkolumuloj? Mi dubas ke vi tion celas. La viktimoj probable ankaŭ estas blankakolumuloj, sed mi intencis diri, ke la krimuloj apartenas al oficista socia grupo, kiu ajn estu la viktimoj. > >>> Kial do ne nomi tion klare "postenkrimo" (la >>> rusa "должностное преступление")? > >>> Kompreneble, postenkrimo ne estas rezervita al la oficejoj. Ankaŭ >>> senatano aŭ juĝisto aŭ kuracisto povas kulpi. Kial nepre temu pri la >>> oficistoj? > >> Tiu estas tro ĝenerala: povas temi pri korupta politikisto, policisto, >> vendisto de koncertaj biletoj, k. t. p., do ne pri krimoj inter >> blankakolumuloj. Temas pri diversapecaj krimoj. > > Tamen ankaux "blankakolumulaj krimoj" probable estas diversspecaj > krimoj jure tute diversspecaj. > > Bonvenus du aux tri ekzemploj de tipe blankakolumulaj krimoj". > Mi tre dubas ke iu el ili estas specife blankakolumula". Ekz-e > la ekzemplo pri rondigo menciita de Aleksandro ne sxajnas al > mi tre specifa -- cxiu laboristo profitanta el la forjxetindajxoj de > materia produktado kondutas tute simile. > El mia hazarda legado: Gvidantoj de grand firmao ekspluatis favorajn raportojn pri firmaa agado por fari riskajn investojn kaj konfuzigan disbranĉigon en subfirmaojn. Ili minacis bojkoton de firmaoj, kies analizistoj ekkritikis lastatempajn agadojn kaj sukcese silentigis multajn (sed ne ĉiujn) kritikantojn. Ili pagis dungitojn per akcioj, kies valoro dependis de firmaa sukceso. Tiuj gvidantoj ĝuis luksajn servojn de firmaaj flugiloj, bankedojn, membriĝojn en multekostaj kluboj, k. t. p. Bonege pagita, sendependa kontista firmao favore analizis la financan sanon de la firmao. Tio ne estis simpla fraŭdo sed amasa manipulado de diversaj firmaaj rimedoj kaj konfuziga ĵonglado de surpaperaj investoj, kiuj profitis sole al la gvidantoj je la kosto de dungitoj, investintoj, kaj reputacioj de misinformitaj eksteruloj. Post bankrotiĝo ĉefaj gvidantoj enkarceriĝis pro fraŭdo. Alia eminenta blankakoluma krimulo estis eks-prezidanto de grava akciejo, kiu promesis senprecedentajn profitojn al investintoj en sia privata fonduso. Li ekspluatis kontaktojn en la plej altaprestiĝaj jaĥtohavenoj, sportejoj, k. t. p., elspezis multon al karitataj organizoj, kiuj akceptis lian inviton investi en lia fonduso. Li investis absolute nenion kaj ĝuis la "investitaĵon" por sia propra bonhavo dum jardekoj ĝis elĉerpiĝis ĉio. Temas pri simpla speco de fraŭdo, sed tiel grandagama, ke ĝi meritas la nomadon "blankakoluma" pro la ekspluato de lia bona reputacio en antaŭaj negocoj. La ekzemplo de d-ro Ŝlafer estas trafa. Ankaŭ temas pri fraŭdo per manipulado interne de firmao. >>>>> Ĝi estas principe misa, ĉar ne temas pri la uleco de la krimulo. >>>>> Se mi bone komprenis, temas pri misuzo de oficaj povoj. >>>>> Komprenebla tiajn krimojn antaŭvidas la kriminalaj kodeksoj de ĉiuj >>>>> landoj, kaj normale oni ne misnomas ilin per tia fuŝesprimo. > >> Estas nomoj por diversaj specoj de krimado, ekz. kontrabandado. > > Jes. Kaj la diversaj blankakolumulaj krimoj" evidente havas specifajn > jurajn nomojn. Cxar "blankakolumula krimo" ne estas jura nocio. > > [...] > >> Mi ne parolas pri jura difino, nur vortara. > > Kiu ankoraux mankas. > > [..] > >> Ne gravas, ĉu ĵurnalistoj emas erari. Gravas, ĉu tiu termino vekis >> sufiĉe da agnosko pri tiu speco de krimo por meriti lokon en vortaro.. Ni >> evidente malkonsentas pri ĝusteco de priskribo. > > Gravas ankoraux, cxu gxi entute havas sencon. Gxia nun mi ne sukcesis > kapti gxian sencon. Do, eble ekzemploj helpus? > -- ++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++ ||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[email protected]> || ||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[email protected]> || ||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ || || Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso || ++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
