Sergio Pokrovskij:

>> Blankakoluma krimo estas perruza (ŝtelo per manipulado de monsumoj,
>> mensogaj promesoj, k. t. p.), okazas en oficejoj, kaj estas faritaj
>> de tie laborantoj, do, ĝi meritas la nomon de la fifarita laboro.
>
> Mi plu ne komprenas.  Se la dunginto estas mem fraŭdulo, kaj dungas
> oficistojn por trompi la klientojn (ekz-e vendi neekzistantajn aŭ
> senefikaj servojn) -- ĉu ĉi tio estas "blankakoluma krimo"?  La
> oficisto povas tre bone fari la komisiitan laboron.
>
>> La nomo indikas, ke tia krimo meritas punon kaj malrespekton same
>> kiel perforta krimo.
>
> Ĉu ĉi tio ne estas simple fraŭdo?

Kara Sergio,

"Blankolum(ul)a krimo" karakterizas ne frauxdinton, sed
specon de frauxdo, kiu ekspluatas specife blankkolumulajn
laborcirkonstancojn, ne haveblajn kaj nepenseblajn en
"blukolumula" medio.  Mi suspektas, ke ian rolon en la
formigxo de tiu termino ludis gxia parenceco kaj paraleleco
kun la fiagoj faritaj en "blankaj gantoj", t.e. krimi sen malpurigi
siajn manojn.  (Temas do ankaux pri iuspeca vortluda
figuro.)

Pri tipa (kaj tre kurioza!) ekzemplo de tiaspeca krimo
mi legis ruse, se mi gxuste memoras, en la 1970aj jaroj en
Sovetio, kvankam temas pri Usono, - interalie, tio atestas, ke
la termino "blanka kolumo" (en la formo "белые воротнички")
estis uzata en la rusa jam tiam.  Mi opiniis, ke tiu anekdoto
estas tre vaste konata inter (eks)sovetiaj komputistoj, sed
post viaj demandoj mi jam ne tiom certas.  Jen gxi:

Kiel estas vaste konate, farante kalkulojn en librotenado
oni rondigas sumojn.  Oni ja ne povas pagi salajron kalkulitan
precize kun frakcioj de cendo (aux alia plej eta monunuo).
Dum transiro al la komputila prilaborado de librotenaj
informoj en iu granda firmao la "blankkolumaj krimuloj"
(evidente komputistoj), programis la kalkuladojn tiel, ke
la kalkulrezultoj estis rondigitaj al la plej proksima _malpli
granda_ entjero, kaj la rezultan frakcian sumon ili deponis
en sia aparta konto.  Rezulte, dum jaroj neniu rimarkis tion
cxi, neniu plendis, kaj tiuj frakciaj sumetoj akumuligxis je
la profito de la frauxduloj gxis miliondolaraj sumoj.

Resume:  en tiu cxi krimo ne estas perforto, apenaux
estas viktimo (mi dubas, ke la legxoj klare difinas
la rondigan algoritmon kaj preskribas al kiu apartenu
tiuj cendonoj, cxu al la pagito aux paganto) kaj tia
krimo sendube eblas nur en "blankkolumula" medio.

Amike,
-Alex
-----
Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com> 

Rispondere a