Sergio Pokrovskij wrote:
> --- On Wed, 12/2/09, AV3 wrote:
> 
> [...]
> 
>> Blankakoluma krimo estas perruza (ŝtelo per manipulado de monsumoj,
>> mensogaj promesoj, k. t. p.), okazas en oficejoj, kaj estas faritaj
>> de tie laborantoj, do, ĝi meritas la nomon de la fifarita laboro.
> 
> Mi plu ne komprenas.  Se la dunginto estas mem fraŭdulo, kaj dungas
> oficistojn por trompi la klientojn (ekz-e vendi neekzistantajn aŭ
> senefikaj servojn) -- ĉu ĉi tio estas "blankakoluma krimo"?  La
> oficisto povas tre bone fari la komisiitan laboron.
> 


Tiu speco de krimo okazas interne de oficejo kaj ekspluatas atendojn de 
honesteco. Tia krimulo ne dungas mem sed varbas inter kolegoj. 
Kompreneble fraŭdo povas okazi ĉie, kun aŭ sen perforto. Tio, kio 
karakterizas blankakoluman krimon estas ekspluata kaj neperforta krimado 
en oficejo.


>> La nomo indikas, ke tia krimo meritas punon kaj malrespekton same
>> kiel perforta krimo.
> 
> Ĉu ĉi tio ne estas simple fraŭdo?
> 


Jes ja, ĝi estas speco de fraŭdo sed aparta kaj rimarkinda speco.


>> Tiu nomo estas evidente konata en Japanio, Ameriko, kaj ie en
>> Eŭropo, do, meritas mencion en vortaro. Ĝia disvastiĝo kontraŭas al
>> neniu lingva regulo, do, laŭ mia takso ne meritas priskribon
>> "EVItinda."
> 
> Ĝi estas evitinda ĉar ĝi estas idiomaĵo kiu ne egalas la sumon de siaj
> partoj.  


Ĝi estas idiomo, kiu meritas priskribon en vortaro, same kiel 
"komputilo" estas aparta speco de ilo por komputi.


> Ĝi estas principe misa, ĉar ne temas pri la uleco de la
> krimulo.  Se mi bone komprenis, temas pri misuzo de oficaj povoj.
> Komprenebla tiajn krimojn antaŭvidas la kriminalaj kodeksoj de ĉiuj
> landoj, kaj normale oni ne misnomas ilin per tia fuŝesprimo.
> 


En iuj landoj estas distingo de iuj specoj de krimo, en aliaj landoj ne. 
Pro tio, ke tiu speco distingiĝas en sufiĉe granda nombro da landoj, ĝi 
meritas priskribon.



> Ĉu oficisto mortpafinta sian kolegon estas "blankkoluma krimulo"?  Ĉu
> oni povas kolekti statistikon pri la perfortaj krimoj fare de
> "blankkolumuloj" (samkiel oni povas kolekti statistikon pri krimado
> diversaj sociaj grupo)?  La termino estas formita de iuj blankkolumaj
> fuŝuloj.
> 


Perfortaj krimoj ne dependas de ligo kun fabriko, metiejo, aŭ oficejo. 
Blankakoluma krimo estas neperforta kaj depende okazas sub kovrilo de 
honeste funkcianta oficejo.


-- 
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[email protected]>    ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[email protected]>   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/    ||
||    Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso  ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++

Rispondere a