Fernando jam klarigis, ke por ni brazilanoj nur "blanka kolumo" kaj lige al la krimoj. Kun mia malvasta scio, mi neniam trovis "bluan kolumon" kaj eĉ ne divenus, pri kio temas.
Sergio: > Ruslingve ekzistas esprimo "blankmanulo", kiu fakte indikas > homon kiu ne laboras. Ĝi tamen celis ne nur (kaj eĉ ne > precipe) la oficistojn, sed pure parazitajn homojn > (ekz-e nobelajn bienulojn). Mi komprenas tion. "Blankmanulo" estas homo, kiu neniam bezonis havi pezan laboron, sub la suno. Kaj mi eĉ renkontis du specimenojn! Dum ekskurso en Israelo en nia grupo estis du japanaj esperantistinoj, kiuj kovris sin per tiom da ŝmiraĵoj kaj vualoj kaj en plena varma vetero portis gantojn - ili volis plu esti blankmanuloj. Ili strange similis al Michael Jackson. :-) Ne estis unu, sed du strangulinoj, kontraste al nia diversaĝa kaj diverslanda grupo, en kiu ĉiuj portis malpezajn vestaĵojn. Japana esperantistino, kun tute alia sinteno, rezervite klarigis al mi la strangaĵon. La du estas el aristokrataj familioj kaj estus terure poste montriĝi sunbrunigitaj en siaj rondoj. Nur malaltaj tavolanoj bezonas sunbruniĝi... do ĉefe la manoj estu paperblankaj! Amike, =james=
