> Jen du ebloj:
> 
> 1- "Rigardi ĝisfine ion en ĉiuj ĝiaj partoj, unu post la alia"
> 2- "Rigardi laŭvice la partojn de io ampleksa aŭ konsistanta el pluraj
>   eroj".
> 
> Mi preferas la unuan ĉar la dua estas tro preciza pro "io ampleksa aŭ 
> konsistanta el pluraj eroj".
> 
> Oni povas trarigardi ion nek ampleksan nek konsistantan el pluraj eroj.
> Amplekseco estas tro subjektiva
> Atentigi pri trarigardata plurera objekto en la difino aspektas al mi 
> troa precizeco.
> 
> Opinio de la aliaj atendata...
> Mireja

Des pli,ke mi ne estos libera por esperantumi dum la venontaj tagoj do 
ne registros la difinon antaŭ la venonta semajno.
Kompreneble ankaŭ eblas aliaj difinoj sed de la pritema diskuto mi vidas 
aktuale nur du eblojn.
Mi dankas al Sergio pro sia helpa kaj pozitiva partopreno.
Ne ĉiam ni akordas sed tamen fojfoje ...
Mireja

Rispondere a