>> Mireja: >> Serĉante la Zamenhofajn uzojn de la verbo "trarigardi" en la >> tekstaro mi trovis >> "La enhavon de granda kestoj oni trarigardis," >> Ĉu tajperaro pro la manko de j en "granda kestoj"?
>> Mi ne vidas diferencon inter la Zamenhofa kaj >> "En la enhavo de grandaj kestoj oni rigardis," >> Ambaŭ diras ke oni rigardis la tutan enhavon en la kestoj ĉu ne? > certe ne la dua. > Istvan Ertl Ha! Interese! Mi demandis pri "trarigardi" kaj "rigardi en" ĉar mi vidas proksimecon en iuj kuntekstoj sed reale mi dubis ke la verbo "trarigardi" samsignifas kiel "rigardi en". Pri la ekzemplo de la kesto bezonatas kunteksto, ĉar la enhavo de la kesto rolas ankaŭ rolas la celo de la persono kiu rigardas en la kesto. Mi ne legis la tutan rakonton do scias nek pri la enhavo de la grandaj kestoj nek pri la celo de la traserĉado aŭ priserĉado :-/. Mireja
