--- On Wed, 12/9/09, mireille.corobu wrote:
>> Mireja:
>> Mi pripensos la difinon sed ne certas ke mi sukcesos
>> ĝin trovi kontentige.
> De la diskuto mi vidas ke estiĝas du sencoj por
> "trarigardi":
> 1- Rigardi en la tuto de io.
"Rigardi en la tuton" ne egalas "rigardi ion en ĝia tuto".
> 2- Rigardi kun streĉa atento.
Verdire, tion oni eble miskomprenos. "Trarigardi" insistas ne tiom
pri streĉa atento koncerne la enhavon (tiel povas esti aŭ ne), kiom
pri la kompleteco se la skanado. Do, ankaŭ tio postulas atenton
(rigardi en ĉiujn angulojn) -- sed tio ne signifas, ke ĉiu angulo
estas intense ekzamenata.
Tial mi preferus pli klare diri, ke pri kia kompleteco temas; ekz-e
"rigardi ion en ĉiuj ĝiaj partoj, de la komenco ĝis la fino".
Ĉi tie estas semantika malfacilaĵo: ne ĉiam la trarigardata tuto estas
linia vico da ioj; tamen trarigardo kutime ja implicas sekvencan
ekzamenon en ia ordo (ekz-e trarigardi ies bagaĝon).
Fakte, tio similas la komputilan skanadon.
--
Sergio