>>> Mireja: >>> Serĉante la Zamenhofajn uzojn de la verbo "trarigardi" en la tekstaro >>> mi trovis >>> "La enhavon de granda kestoj oni trarigardis," >>> Ĉu tajperaro pro la manko de j en "granda kestoj"?
> Pri la ekzemplo de la kesto bezonatas kunteksto (temis pri demando ĉu > "trarigardi la enhavon de la kesto" samsignifas kiel "rigardi en la enhavo de > la kesto"), ĉar la enhavo de la > kesto rolas, ankaŭ rolas la celo de la persono kiu rigardas en la kesto. > Mi ne legis la tutan rakonton do scias nek pri la enhavo de la grandaj > kestoj nek pri la celo de la traserĉado aŭ priserĉado :-/. Mi ĵus tralegis la rakonton en la fabelo "Malnova domo", kortuŝa rakonto... Nun mi hezitas ĉu devas esti "grandaj kestoj" aŭ "granda kesto" mi pli favoras al la dua sed povas erari. Mi trovis 10 erarojn en la teksto ĉe http://www.steloj.de/esperanto/fabeloj2/domo.html, ĉu ili estis Zamenhofaj tajperaroj? ĉu estas mia komputilo kiu ne legas ĝuste? Jen ekzemploj: "Tie troviĝis tutaj versoj an antikva literformo," "glataj muroj, oni povis hone vidi, "La vizago de la maljuna homo" "“Ho,” li respopdis," “la malnovaj pensoj kaj ĉio, kion ili vekas en mia animoa venas" "Vi kun viaj karaj gafratoj faras tiel belan bruegadon" "kaj la malnovaj seĝoj havis artriton en 1a dorso" (estas la cifero 1 kie devas esti la litero lo "ĉar tie, ed tiu domo, unu tago pasadis kiel la alia kaj unu horo kiel la alia." "“mi ploris per stanto!" Mi pardonpetas pro ĉi afiŝo ektertema: mi ne scias kie mi devas atentigi pri la eraroj en gravaj enretigitaj tekstoj. Mireja
