>> Mireja: >> De la diskuto mi vidas ke estiĝas du sencoj por >> "trarigardi":
>> 1- Rigardi en la tuto de io. > Sergio: > "Rigardi en la tuton" ne egalas "rigardi ion en ĝia tuto". Jes, sed plenkonscie mi skribis "en la tuto" kaj ne skribis "en la tuton". >> 2- Rigardi kun streĉa atento. > Verdire, tion oni eble miskomprenos. "Trarigardi" insistas ne tiom > pri streĉa atento koncerne la enhavon (tiel povas esti aŭ ne), kiom > pri la kompleteco se la skanado. Do, ankaŭ tio postulas atenton > (rigardi en ĉiujn angulojn) -- sed tio ne signifas, ke ĉiu angulo > estas intense ekzamenata. Konsentite, mi mem tre hezitis por "streĉa", unuapense mi skribis "granda", eble sufiĉas "kun atento". > Tial mi preferus pli klare diri, ke pri kia kompleteco temas; ekz-e > "rigardi ion en ĉiuj ĝiaj partoj, de la komenco ĝis la fino". Ĉu por la senco 1? ĝi ankaŭ konvenas por 2, ĉu ne? "en ĉiuj ĝiaj partoj" plaĉas al mi sed "de la komenco ĝis la fino" tre malaplaĉas :-/. Ĉi lasta konvenas por tralegi, traspekti, trairi, ĉar normale oni orde tralegas, traspektas, trairas sed por trarigardi ĉu vere ke oni sekvas iun ordon? > Ĉi tie estas semantika malfacilaĵo: ne ĉiam la trarigardata tuto estas > linia vico da ioj; tamen trarigardo kutime ja implicas sekvencan > ekzamenon en ia ordo (ekz-e trarigardi ies bagaĝon). > > Fakte, tio similas la komputilan skanadon. krom ke la skanado laŭ mia kompreno ne trarigardas malorde. La komparo ja estas interesa tamen homo kiu trarigardas la semajnan televidan programon ne nepre komencas rigardi la lundan. Mia propono: ne disigi la du sencojn kaj simple difini per: "Rigardi ion en ĉiuj ĝiaj partoj" Mireja
