Pri "rigardi ion en ĉiuj ĝiaj partoj, de la komenco ĝis la fino"
mi skribis:

 >> Mireja:
>> "en ĉiuj ĝiaj partoj" plaĉas al mi sed "de la komenco ĝis la fino"
>> tre malaplaĉas :-/. Ĉi lasta konvenas por tralegi, traspekti,
>> trairi, ĉar normale oni orde tralegas, traspektas, trairas sed por
>> trarigardi ĉu vere ke oni sekvas iun ordon?

 > Sergio:
> Samgrade kiel "parcourir" ja implicas ian ordon, ĉu?

Jes kaj ne.
Ĝi estas la ordo kiu rezultas de ago kies daŭro ne estas tujmomenta (mi 
ne scias ĉu tujmomenta konvenas por la franca "instantané) sed "de la 
komenco ĝis la fino" povas misgvidi. Kiam estas normale establita logika 
ordo, samkiel estas por legado en romano, spektado en filmo, irado sur 
marborda pado, tiam aldoni "de la komenco ĝis la fino" taŭgas sed estas 
alispecaj trarigardoj dum kiuj la tuto estas rigardata ne laŭ la normala 
ordo. Pro tio mi ne aldonus "de la komenco ĝis la fino".

Pri la skanado
mi skribis:

>> [...] la skanado laŭ mia kompreno ne trarigardas malorde.

> Ĝi havas sian ordon, kiu eble neniel rilatas al la "logika" ordo de la
> skanata objekto. Ekz-e oni ne skanas tekston litero post litero, sed
> unue kelkajn punktojn de la unua litero, poste kelkajn de la dua --
> ĝis la fino de la linio; poste ankoraŭ kelkajn liniojn de la unua
> litero ...

Jes, tamen skanado ĉiam sekvas establitan ordon, ĉu ĝi dependas de la 
ilo? tion mi ne scias sed mi supozas ke iu skanado fare de iu ilo ĉiam 
skanas laŭ unu preciza ordo.
Trarigardoj ne ĉiam skanas laŭ unu preciza ordo, la trarigardanto mem 
elektas sian manieron trarigardi.
Sekve mi proponis:

>> "Rigardi ion en ĉiuj ĝiaj partoj"

> Preskaŭ bone -- tamen iom mankas la movo, "la skanado". 

Jes mi ankaŭ sentas la mankon.
Ĉu ni aldonu adverbon? ekzemple:

"Rigardi (ĝisfine/fajne/atente/alia?) ion en ĉiuj ĝiaj partoj"
Mireja

Rispondere a