2010/4/20 Wolfram Diestel <[email protected]>: > Je Montag, 19. April 2010 Joop Eggen skribis: >> Por ne tro komplikigi/specifigi la difinon, du proponoj: >> >> Konvinki per (pli ol objektivaj) argumentoj >> Ŝanĝi ies sintenon per forta argumentado > > Mi proponas: > > persvadi = miskonvinki. > > Lau mia, eble malĝusta, sento persvadi signifas "konduki sur malĝustan vojon" > kaj konvinki estas "konduki sur la ĝustan vojon".
Mi tute ne havas tiun senton. Laux mia lingva sento, cxu la vojo gxustas aux ne estas sendependa afero. Oni povas konvinki iun pri io malĝusta, laux mi. Certe en la praktiko, sxajnas ke multaj homoj estas konvinkitaj pri malgxustaj aferoj. Zamenhofa ekzemploj: "Kaj Aĥab buĉis multe da ŝafoj kaj bovoj por li, kaj por la popolo, kiu estis kun li, kaj konvinkis lin iri kontraŭ Ramoton en Gilead" Laux mia malmulta scio pri tiu biblia historio, versxajne tiu milito ne estis "gxusta vojo". :) "La mirinda sukceso de la Bulonja kongreso konvinkis la iniciatorojn de la hilelismo, ke absoluta justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla" Cxu vere estas gxuste, "ke absoluta justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla"? Sxajnas al mi ke, bedaxurinde, ne... :/ russ
