> Sergio bone prenis la pilkon atentigante, ke la edzinoj ordinare persvadas, sed ne > konvinkas la edzojn :-) > Volframo.
Ho! kiom kompatindaj estas vi kies edzino persvadas vin sen vin konvinki! Mi opinias ke ja estas granda parto da vero en tiu diro kiam temas pri la organizado de la familia vivo. Sed edzoj scias elturniĝi kaj konsoliĝi vagante sur alia tereno (ekemple inter aliaj la hobia), tereno kie ili ne bezonas persvadi la edzinon, jam konvinkitan je la vido de feliĉa edzo. Unu certeco, ambaŭ ni (mia edzo kaj mi) povas nek persvadi nek konvinki nian katon tuj sin montri kiam ni vokas lin :-). Li venos al ni sed ne tuje... Mireja
