--- On Fri, 30/4/10, Bernhard Pabst wrote:

[...]

(Tekstaro:)

> 1. gxi estas relative malgranda kun ecx ne 5 milionoj da vortoj
> (anstataux la alstrebitaj 10 mio) kaj nur 69 verkoj (Wennergren: "La
> tekstaro ankoraŭ estas relative modesta laŭ amplekso");

Tio tamen estas pli reprezenta por la modela Esperanto ol la ĥaoso de
la Interreto, kie ofte malfacilas forkribri la trafojn rilatajn al
alilingvaj vortoj, hazarde koincidaj kun la esperantaj.

> 2. lauxcele gxi komencis kaj koncentrigxis je "klasikaj tekstoj" de
> antaux 1945 aux ecx pli fruaj (Wennergren: "La nuna materialo forte
> emfazas la klasikajn tekstojn");

> 3. inter cx. 1945 kaj cx. 1990 estas granda truo kaj nenio; mankas
> (preskaux?) cxiaj tekstoj el tiu epoko;

> 4. gxi koncentrigxas je literaturaj verkoj, fakaj verkoj preskaux
> tute mankas (krom kelkaj popular-sciencaj tekstoj post 1990 kiel
> artikoloj el Monato aux La Ondo).

La vorto "vipuro" apartenas al la komuna lingvo.

Mi limigis la serĉon per la modernaj revuoj, LOdE kaj Monato:

vipuro: 6 = 3 + 3;
vipero: 1 = 1 + 0.

> Sume gxi do malekvilibre informas pri lingvo-uzo de Esperanto kaj
> laux la epokoj kaj laux la fakoj. Gxi tamen estas la plej bona
> helpilo tiuspeca, kiun ni havas kaj ni nepre estu dankaj al ESF,
> Bertilo kaj la aliaj kontribuintoj. Sed samtempe ni konsciigxu, ke
> gxi prisilentas trionon de nia lingvo-evoluo, nome la tutan
> "modernan klasikan" periodon.

> Neniel surprize do, ke gxi montras pli da trafoj por la malnova
> "vipuro" ol por la pli moderna "vipero". Surprizo nur estus, se
> estus inverse.

> Kiun ne tedas legado de argumentoj povas iom informi sin
> pri la problemoj de
> ofteco-studoj tie cxi:

> // http://www.ipernity.com/blog/37943/204877

Vi kun via esperantologio postrestas en la eksmoda periodo de la
Albault-Akademio, kiam regis la reptilia naturismo; vi ne rimarkis, ke
la modo draste ŝanĝiĝis post "La bona lingvo", kaj ke nun minimumismo
kaj skemismo denove enmodiĝis.

-- 
Sergio



      

Rispondere a