Sergio:
Min tedas legado de argumentoj kiuj por mi ne havas valoron.

 ----

Aliflanke, en la Tekstaro, kie oni elektis tekstojn iom bonkvalitajn
tutcerte esperantlingvajn, vipuro donas 33 trafojn kaj vipero, 14.

---- 

Kia surprizo! Tekstaro, ne de "oni", sed de Ak. Bertilo Wennergren, sendube 
estas tre grava, lauxdinda, nepre konsultinda kaj dauxre uzenda (kaj de mi 
uzata) korpuso de Esperantaj tekstoj.

SED - kaj Wennergren mem tute lojala kaj honesta atentigas pri tiuj 
evidentaj punktoj en siaj "Klarigoj kaj helpo" -

// http://tekstaro.com/tekstaro.html

1. gxi estas relative malgranda kun ecx ne 5 milionoj da vortoj (anstataux 
la alstrebitaj 10 mio) kaj nur 69 verkoj (Wennergren: "La tekstaro ankoraĆ­ 
estas relative modesta laĆ­ amplekso");
2. lauxcele gxi komencis kaj koncentrigxis je "klasikaj tekstoj" de antaux 
1945 aux ecx pli fruaj (Wennergren: "La nuna materialo forte emfazas la 
klasikajn tekstojn");
3. inter cx. 1945 kaj cx. 1990 estas granda truo kaj nenio; mankas 
(preskaux?) cxiaj tekstoj el tiu epoko;
4. gxi koncentrigxas je literaturaj verkoj, fakaj verkoj preskaux tute 
mankas (krom kelkaj popular-sciencaj tekstoj post 1990 kiel artikoloj el 
Monato aux La Ondo).

Sume gxi do malekvilibre informas pri lingvo-uzo de Esperanto kaj laux la 
epokoj kaj laux la fakoj. Gxi tamen estas la plej bona helpilo tiuspeca, 
kiun ni havas kaj ni nepre estu dankaj al ESF, Bertilo kaj la aliaj 
kontribuintoj. Sed samtempe ni konsciigxu, ke gxi prisilentas trionon de nia 
lingvo-evoluo, nome la tutan "modernan klasikan" periodon.

Neniel surprize do, ke gxi montras pli da trafoj por la malnova "vipuro" ol 
por la pli moderna "vipero". Surprizo nur estus, se estus inverse.

Kiun ne tedas legado de argumentoj povas iom informi sin pri la problemoj de 
ofteco-studoj tie cxi:

// http://www.ipernity.com/blog/37943/204877

Bernhard

Rispondere a