Interesa origino, kiu donas memstaran signifon al persvadi, cx. "alkonvinki" (?). ReVo fakte tion agnoskas per persvadi = (nl) overreden = (de) überreden.
--- Sergio Pokrovskij <[email protected]> schrieb am Do, 22.4.2010: --- On Wed, 21/4/10, f_sophia wrote: [...] > Laux mia vidpunkto, Zamenofo prunteprenis la vortojn "persvadi" kaj > "konvinki" de la latina lingvo aux eble de latinidaj. Pli probablas ke li prenis ĝin el la pola, kie _perswadować_ havas la saman signifon, kiun donas al ĝi la Akademio, kaj kiun havas la rusa уговорить kaj la germana überreden. > Fakte, kiel italo, mi ne komprenas tiun cxi babiladon pri la signifo > kaj la samsameco inter "persvadi" kaj "konvinki". Gxenerale, ambaux > la vortoj havas saman signifon (kiu dependas de kunteksto) sed > malsaman nuancon (kiu estas cxiukaze neniigita de la kutima uzo). :) Mi ne scias ĉu la itala posedas verbon por la oficiala signifo de "persvadi", sed ĝi estas utila kaj esprimas alian sencon ol "konvinki". Eble vi esprimas tion alimaniere. Ekz-e la responda vorto angla efektive ŝajnas balasta duoblaĵo por _to convince_ -- sed Esperanto ne havu tian balaston. Eble la angla respondaĵo povus esti "to talk into" -- She didn't want to let me go, but I finally managed to TALK her INTO it. Probable tio ne nepre signifas, ke iĝis konvinkita ke estas bona afero akcepti onian foriron; eble ŝi akceptis malgraŭvole. Simile eblas diri "Li lasis sin persvadi, ke Dio ekzistas, kvankam li neniam serioze kredis tion" -- tio ja estas plej ofta sinteno. "La reklamisto persvadis ŝin, ke lia varo estas la plej bona en la mondo" -- eble ŝi akceptis, por malembarasi sin je la tedulo. -- Sergio
