Sergio Pokrovskij skribis:

>> Jes, pri La Faraono oni devas distingi inter la unua (1907) kaj
>> cxiuj ceteraj eldonoj (1912 kaj sensxangxe 1925/26, 1957). En la
>> pola retejo estas la reviziita 1912-a eldono.

> Interesus min scii, kiun eldonon laŭas la Tekstara teksto.  Ĝi
> malhavas "balko"n -- do, ĝi ne estas tiu de 1907; sed ĝi entenas
> "vipero"n, por kiu la pola retejo (laŭ Benhard, prezentanta la version
> de 1912) donas la atendeblan "vipuro"n.

La Tekstaro enhavas la tekston de la kvara eldono. Tion oni povas legi, 
se oni elektas vidi la tutan tekston. Tie en la komenco estas la detaloj
kun la jaro 1927.

Mi havas la efektivan libron che-mane. En ghi aperas "vipero".

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a