--- On Fri, 30/4/10, Bernhard Pabst wrote:
[...]
> „Falsaj parencoj“ estas do vortoj, kies radikoj finiĝas same kiel
> unu el la oficialaj sufiksoj de Esperanto kiel –in, -ul, -on, -op
> ktp. kaj tiel teorie povas kaŭzi misanalizon.
La problemo estas ne en eventuala miskompreno -- kvankam ankaŭ tiaj
povas okazi -- sed en la estetika percepto. Min ĝenas ĉia tia falsa
sufikso, kiel logika difekto, kiel grataĵo sur aŭto. Vi povas obĵeti,
ke tia grataĵo neniom malhelpas veturadi; sed por mi tio estas
malagrabla.
Ekzemplo pri reala konfuzo estas la librotitolo "Viveroj", kio por
ruslingvano estus tre tipa nomo de poezia kolekto (= "La momentoj de
vivo"; ekzistas piana ciklo de Prokfjev kun simila titolo). Nu,
necesas scii zoologion de sudaj landoj por kompreni, ke temas pri iuj
ne tre simpatiaj bestetoj.
> Sed bv. foje montri bildon de tiu mar-mamulo al iuj esperantistoj
> kaj demandi ilin, kiel oni nomas la beston en Esperanto. Mi vetas,
> ke via statistiko pri trafoj estos seniluziiga. Eĉ bonaj parolantoj
> ofte hezitas, precipe se vi insistos „ĉu vi certas?“.
Por ruslingvano "vipero" neniom pli klaras ol "vipuro" (la rusa vorto
estas "gad'uka"). Via argumento estas tute maltrafa.
> Neniu povas certi, sed nur pene lerni, ĉar kelkfoje Esperanto evitas
> falsajn parencojn ekzemple per ŝanĝo al vokalo malsama de la etnaj
> lingvoj (kiel ĉe delfeno), sed plej ofte ĝi simple allasas la
> karambolon ofte pure teorian.
Ne estus problemo, se oni sisteme ŝanĝadus la falsajn -in je -en. Ne
estus problemo, se oni neniam oportunigus la vortojn (kvankam la
problemo tamen restus pro plureco de la fontoj: ĉu "pordo" estas
oportunigita franca "porte", aŭ la naturisma prunto el la itala?).
Sed la nuna situacio, kiun vi Istvan tiel ŝatas, similas la situacion
kun la miksaj trafikreguloj. Oni povus trafiki dekstre, kiel en la
kontinenta Eŭropo; oni povis trafiki maldekstre, kiel en Britio; ambaŭ
sistemoj estas koheraj kaj bone funkcias. Sed vi en via ĉiovoremo
volas ion miksan, ekz-e ke la trafikiloj kun la numero para veturu
dekstre, kaj ke la trafikiloj kun la numero nepara veturu
maldekstre. Kompreneble tio malfaciligas la lingvon.
"Vipuro" estas vorto fundamenta, kaj tial ĝi por ĉiam restos kun ni en
Esperanto. "Vipero" prezentas nenian ajn avantaĝon. Estas plena
idiotaĵo ke la Akademio, kiu ankoraŭ ne prilaboris milojn da vortoj
multe pli gravaj kaj tutcerte aktualaj (kiel ekz-e "agnoski"),
malŝparis sian tempon por fuŝi la lingvon per oficialigo de malnecesa
balasto en formo de "vipero". Tio klare atestas la malkompetenton kaj
stultecon de tiamaj esperantologiistoj, kiuj grandparte kunsidis en la
tiama Akademio.
--
Sergio