--- On Thu, 29/4/10, Bernhard Pabst wrote: >> Sergio: >> Min tedas legado de argumentoj kiuj por mi ne havas >> valoron.
> ---- > Kaj min tedas ripetado de argumentoj, kiuj estas de jardekoj konataj > kaj jam ofte kaj multe pli kohere prezentitaj Mi ne prezentis argumentojn. Mi nur diris ke min tedas la stultaĵoj de la parnasismanoj. Estas vi kiu proponas al mi argumentojn. Oni demandis opinion -- kaj mi esprimis la mian. Mi efektive opinias, ke la uzo de "vipero" aŭ "vipuro" karakterizas ne tiom la serpenton, kiom la parolanton. > (kaj konvinke rifutitaj). Kio konvinkas vin ne nepre estas konvinka por mi. > Cetere al mi tute egalas, kiun formon de la randa nocio vipero (iom > pli ofta) / vipuro (iom pli malofta) oni preferas. En la Reto "vipero" efektive donas pli multe da trafoj. Tamen ne evidentas, ke ili ĉiuj estas esperantaj. Aliflanke, en la Tekstaro, kie oni elektis tekstojn iom bonkvalitajn tutcerte esperantlingvajn, vipuro donas 33 trafojn kaj vipero, 14. Interese, la Tekstaro atribuas al Kabe la uzadon de "vipero". Tio estas iom surpriza por epoko kiam regis UV kun la fundamenta _vipuro_. Alia fonto: http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0003/la_faraono.txt donas por ĉiuj ĉi tiuj okazoj la formon "vipuro". Estus interese kontroli, kio apartenas al Kabe kaj kio al editoroj. [...] -- Sergio
