> Sergio: > Min tedas legado de argumentoj kiuj por mi ne havas valoron.
---- Kaj min tedas ripetado de argumentoj, kiuj estas de jardekoj konataj kaj jam ofte kaj multe pli kohere prezentitaj (kaj konvinke rifutitaj). Cetere al mi tute egalas, kiun formon de la randa nocio vipero (iom pli ofta) / vipuro (iom pli malofta) oni preferas. Ni devas vivi kun la forma paro, same kiel ni devas vivi kun variajxoj kiel Rusio / Rusujo / Ruslando, kantrio / kontreo, kurta / mallonga, hospitalo / malsanulejo k.m.a. Multe pli utilus noti - ekzemple - Auspuff / exhaust pipe en ReVo ol per infaneca seriozeco denove kaj denove ludi la eternajn esperantajn lingvo-ludetojn. Amike Bernhard
