Dankon pro la informo. 

 

Kial ne nomu "back port"  "ĝisdatiga programpakaĵo"
 


Date: Fri, 26 Mar 2010 13:00:16 +0300
From: [email protected]
To: [email protected]
Subject: Re: [Ubuntu-l10n-eo] Backports

Saluton!


2010/3/26 KaGu KaraGu <[email protected]> 


Ĉu temas pri "rezerva ENIREJO" aŭ eble "neoficiala ENIREJO", sekreta ENIREJO , 
sekreta alvokadreso aŭ sekreta eniradreso al la komputilo.  Eble temas pri 
unudirekta / dudirekta  "reira / enira pordo" per kiu eblas enigi datumojn al 
la komputila memoro. 


Ne. Se mi gxuste komprenas la temon, "backport" estas nome pakajxo, do 
programo, kiu gxisdatigas iun malnovan pakajxon sen uzado de aliaj novaj 
pakajxoj, kiu ordinare instaligxas kun nova versio de OS.
Ekzemple, mi povas uzi malnovan Ubuntu, kaj ne volas gxistatigi gxin gxis la 
lasta versio. Samtempe mi preferas gxistatigi FireFox-n, kiu havas iun "sekuran 
truon". Do, mi trovas tiun "backport" - specialan pakajxon, kiu korektas tiun 
"truon" en FireFox en mia malnova Ubuntu.



La propono "retroportaĵo" ŝajnas al mi iom stranga. La vorto ja indikas, ke 
temas pri iu aĵo, kiu estas portata en la kontraŭan direkton, doi ne pri iu 
elektronika pordo aŭ elektronika en-/el-irejo. 


Mi konsentas.
La traduko devas indiki, ke gxi estas pakajxo, miaj variantoj: retropakajxo, 
_retirpakajxo_, retenpakajxo.
 

Mi forte malaprabos la proponon "bekporto" aŭ "bakporto", kiu pli kongruus al 
mia pronco de la angla "back port".

Ankaux mi.

-- 
Kunlabore,
Ljoŝa
                                          
_________________________________________________________________
Klicka här!
http://new.windowslivemobile.msn.com/SE-SE/windows-live-hotmail/default.aspx
_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to     : [email protected]
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help   : https://help.launchpad.net/ListHelp

Reply via email to