Saluton!
La propono "retroporto" ŝajnas al mi iom duba. La radiko "port-" estas verbeca
kaj krom tio transitiva. Ekz. "La porto de la valizo kaŭzis al li dolorojn en
la mano. La stranga afero estas, ke la retroporto de la sama valizo kaŭzis al
li eĉ pli fortan doloron en la mano."
Do se oni volas fari substantivon de la radiko "port-" , tiam oni nepre
utiligu la afikson "aĵ". Do por mi "retroporta programo" pli bone priskribas
pri kio temas. Do mi proponas "retroprogramo" aŭ "retroflikaĵo" (flik- havas
verbecan karakteron kaj tial "aĵ" estas necesa. (La fliko (la ago meti
flikaĵon sur vesto) preskaŭ malaperigis la damaĝon, kiun la najlo iam kaŭzis.)
KaGu:-}
> From: [email protected]
> To: [email protected]
> Date: Fri, 26 Mar 2010 16:00:35 +0100
> CC: [email protected]
> Subject: Re: [Ubuntu-l10n-eo] Backports
>
>
> Salutojn,
>
> 25 Mar 2010 21:42 +0100, "AIS, Informofico" <[email protected]> skribis:
> > Karaj kolegoj, la vorto "retroportaĵo" ŝajnas konformi al la
> > difino (kaj al mia ĝisnuna kompreno de "backport"). Ĉu ne?
>
> Mi konsentas, kvankam mi preferus "retroporto". La "aĵ" ne helpas,
> ne aldonas signifon, eĉ farigas la vorton tro specifa: ĉar temas precipe
> ne pri retroportata pakaĵo sed pri retroportata fliko al tiu pakaĵo.
>
> En angla vorto "backports", multo estas subkomprenata:
> "packages with backported fixes for grave errors".
>
> Ankaŭ en Esperanto oni povas subkompreni tute tion kaj
> paroli simple de "retroportoj". Ne necesas enmeti la vorton
> "pakaĵo" nek alian.
>
> Estime,
>
> Benno
>
> --
> http://www.fastmail.fm - IMAP accessible web-mail
>
>
> _______________________________________________
> Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
> Post to : [email protected]
> Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
> More help : https://help.launchpad.net/ListHelp
_________________________________________________________________
Klicka här!
http://new.windowslivemobile.msn.com/SE-SE/windows-live-hotmail/default.aspx_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to : [email protected]
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help : https://help.launchpad.net/ListHelp