Resaluton Gian Piero, kaj rebonvenon en la skipon!

Tiu novaĵo estas tre kontentiga. Viaj kontribuoj ĉiam estis plej altkvalitaj, kaj mi ne dubas, ke la ontaj estos same bonaj. :o)

Kiam mi lasis la retejon hieraŭ nokte, restis 70.01% de ooo-writer tradukota; nun estas 68.87%, kaj mi vidas kontribuojn de Donald kaj de Gian Piero.

Dankon al vi ambaŭ, kaj bonan daŭrigon al ĉiuj!


Tim


On 17 Mar 2006, at 11:54, Gian Piero Savio wrote:

Tim:

Jam preskaŭ unu jaro pasis ekde kiam ni lastfoje interkontaktiĝis.
Via mesaĝo alvenis je la ĝusta momento. Mi tuj eklaboros kaj baldaŭ ni malkovros ĉu kaj kiom mi kapablos kontribui al tradukado.
Espereble: Pli bone malfrue, ol neniam!

Gian Piero Savio

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]


---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to