On 17 Mar 2006, at 00:56, Bertilo Wennergren wrote:

Tim:
La laboro, kiun faris nia skipo, nun loĝas ĉe LaunchPad.net,

Fakte, jam jen mensogeto. Mi devintus skribi, ke "PARTO de la ĝisnuna laboro" nun loĝas ĉe Launchpad.net, t.e. la parto, kiu troviĝas en la .po-dosiero por Writer. Mi baldaŭ aldonos la ceteron, sed ĝuste pro tio, mi petas ke oni dumtempe laboru *nur* pri la dosiero ooo- writer ĉe Launchpad.

Tre bone. Tio tuj tentas/logas min iom eklabori (kvankam mi estas
tute superŝutita de aliaj taskoj...).

Ho, jen tre bona novaĵo. Antaŭdankon pro via tempo.

(Ĉu estas tamen risko, ke nin trafos la Vikipedia malsano - ke
enmiksiĝos amasoj da homoj, kiuj tute ne estas sufiĉe kompetentaj?)

Tio jes estas risko. Ni vidos. Mi ne vaste tamtamos pri ĉi tio kaj ne petos ĝeneralan helpon de la tuta esperantistaro (kaj la laboro estas iom teda por multaj personoj, ĉu ne?!)

Tamen, la mala risko estas tio, kio suferigas la projekton de pluraj monatoj, t.e. ke ĝis nun, ĉiu vorto de ĉiu tradukanto venis al mi por provlegado, kaj mi simple ne havis la tempon ĉion fari, kaj la progreso haltis dum monatoj. Almenaŭ kun la nova labormaniero, aliaj kompetentuloj ankaŭ povas provlegi. (Mankas ĉe Launchpad la vikia ebleco vidi kiu faris kiun ŝanĝon kiam, kiu estus tre utila kaze de problemoj, sed... ni vidos).

(3) La interfaco estas nur en la angla.

Pro tio, ke ĉiu tradukanto ĉiuokaze devas nepre kompreni la Anglan tre
bone, laŭ mi tute ne indas malŝpari energion kaj tempon por traduki
tiun interfacon.

Do, ne kiel prioritato, mi konsentas. Eble kiel distraĵo, kiam la laboro pri OOo tro tediĝas. ;o)


Tim

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to